Louis-Ferdinand CÉLINE estis la plumnomo de franca kuracisto kaj verkisto Louis-Ferdinand DESTOUCHES [deTUŜ, (n. la en Courbevoie, Hauts-de-Seine, Francio, m. la en Meudon).
Li famiĝis dank'al sia libro "Voyage au bout de la nuit" (vojaĝo ĝis noktofino) kiu ricevis la premion Renaudot en 1932, kaj kiu entenas membiografiajn erojn. Li verkas en akra stilo, kiu provas imiti la hakitecon kaj krudecon de popola slanga parolo, sed samtempe ĉiam oni sentas, ke li estis lerta arta beletristo. Li priskribis diversajn mallumegajn, veindajn etosojn, kaj pripensigojn, en kiuj ĉefe atentindas la lacigaĵoj kaj timegigaĵoj de la milito (1-a Mondmilito 1914-18), la fiaĵoj kaj kruelaĵoj en la francaj enafrikaj kolonioj, la mizera vivo de homoj en la parizaj ĉirkaŭurboj, kie li estis plurjare kuracisto, kaj ĝenerale la senespero de la homa kondiĉo, la malindeco de la propraj homaj animoj, la fiaĵeco de la socio, kaj la vivo de la popoluloj kaj mizeruloj.
Poste li plu verkis librojn en stilo pli kaj pli "hakita" kaj stile akra kaj amara. Sed li ĉiam estis antisemitisma, kaj dum la 2-a mondmilito li simpatiis kun naziismo, pro tial li fuĝis en Germanion kun la Vichy-a registaro. Dum sia foresto, li estis komdamnita al unu jaro de prizono, kaj deklarita esti "nacia honto". En 1952li ricevis amnestion, kaj revenis Francion, kie li refariĝas kuracisto. Fine, li retiris sin en lia domo en pariza ĉikaŭurbo, kun sia edzino Lucette Almanzor kaj multaj katoj.
Francaj verkistoj | Naskiĝintoj en 1894 | Mortintoj en 1961
Louis-Ferdinand Céline | Louis-Ferdinand Céline | Louis-Ferdinand Céline | Louis-Ferdinand Céline | Louis-Ferdinand Céline | Louis-Ferdinand Céline | Louis-Ferdinand Céline | Louis-Ferdinand Céline | Louis-Ferdinand Céline | ルイ=フェルディナン・セリーヌ | Louis-Ferdinand Céline | Louis-Ferdinand Céline | Louis-Ferdinand Celine | Louis-Ferdinand Céline | Louis-Ferdinand Céline
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Louis-Ferdinand Céline".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world