Geografio > Eŭropo > Britio > Londono < Urboj
| Londono | |
|---|---|
| Tower_bridge.jpeg | |
| Bazaj informoj | |
| Lando: | Anglio |
| Areo: | 1.579 kvadrataj kilometroj |
| Loĝantaro: | 7.421.209 (2005) |
| Loĝdenso: | po 4.700 loĝantoj je kvadrata kilometro |
| Alteco: | 20 metrojn super marnivelo |
| Geografia situo: | |
| Horzono: | GMT+0h (+1h de aprilo ĝis oktobro) |
| Retpaĝaro: | www.london.gov.uk |
| Politiko | |
| Urbestro | Ken Livingstone |
Londono (angle London) estas ĉefurbo de Anglio kaj Granda Britio situanta en nordoriento de la lando apud enfluejo de rivero Tamizo. Londono produktas 17 % da MEP de la Unuiĝinta Reĝolando kaj urbo Londono estas unu el la plej grandaj monda komercaj cetrejoj. Londono estas komune kun urboj Novjorko, Tokio kaj Parizo markata kiel unu el kvar plej gravaj urboj el la mondo.
Londono estas hejmo de multe da institucioj kun la internacia agado, same tiel supernaciaj kompanioj kaj organizoj. Situas en ĝi multe da gravaj konstruaĵoj, inkluzive de konataj teatroj, muzeoj, koncertejoj, palacoj kaj pluaj.
La modernan Londonon kreas du malnovepokaj urboj Londono kaj Westminster, kiuj ŝanĝiĝis en la nuntempan metropolon, en kiu vivas proksimume 7.421.228 loĝantoj en areo pli granda ol 480 km².
Kiel mezo de Londono estas markata monumento sur Charing Cross, situanta tuj apud samnomata stacidomo. La malnovaj romianoj markis la mezon de Londonia kiel Londona ŝtono en Urbo
Rivero Tamizo estis foje multe pli larĝa kaj malpli profunda ol ĝi estas hodiaŭ. La rivero, kiu trafluas tra Londono hodiaŭ, estis kunpremita en bordojn kaj multaj alfluoj ĝis Tamizo trafluas tra la londona subterejo. Tamizo estas alflusa rivero kaj Londono tial estis kaj senĉese estas endanĝerigita pro inundoj. Tiu ĉi minaco en la paso de tempo fariĝis senĉese pli reala dank‘ al malrapida ascendo de la nivelo de la rivero kaj ankaŭ pro malrapida ‚kliniĝo‘ de Granda Britio (norde okazas altiĝo kaj sude malaltiĝo), kaŭzita pro post-glacia izostaza leviĝo. Kiel ŝirmo antaŭ eblaj inundoj estis konstruitaj barieroj sur Tamizo en Woolwich (vidu la dosieron maldekstre), sed komence de la jaro 2005 aperis spekulacioj, ke tiuj ĉi barieroj ne povus esti sufiĉaj kaj estis rekomendite, por ke estu konstruitaj pluaj, 10 mejloj longaj barieroj laŭlonge laŭ riverfluo.
Londono havas mildan klimaton. La someroj estadas varmaj, sed nur malofte tro varmegaj, la vintroj malvarmaj, sed nur escepte malvarmegaj kaj pluvoj estas regulaj, sed netro densaj. La someraj temperaturoj nur de tempo al tempo superos 33 °C, kvankam tiuj ĉi altaj someraj temperaturoj lastatempe fariĝas kutimaj.
Laplej alta notita temperaturo en Londono estas 37,9 °C. Ĝi estis mezurita sur flughaveno Heathrow dum varmega somero en 2003.
Densaj neĝadoj estas ĉi tie preskaŭ nekonata fakto. Dum kelke da lastaj vintraj monatoj neĝo aperis proksimume dufoje kaj ĝi falis ĝis alteco proksimume 25 mm.
Mezproksimaj pojaraj pluvoj en Londono (sub 600 mm) estas pli malaltaj ol en Romo aŭ en Sidnejo. La londona konstruita areo, kun varmaj hejtitaj konstruaĵoj, kreas mikroklimaton, kiu de tempo al tempo plialtigas la temperaturon interne de Londono je 5 °C kontraŭe al la ĉirkaŭaĵo.
Por la loĝantoj de Londono oni iam uzas nocion Cockney. La urbo kaj ties 32 antaŭurboj (1 579 km²) havas oficiale 7 421 228 loĝantojn, kio envicigas ĝin komune kun Moskvo al plej dense loĝataj urboj de Eŭropo. Sekvantaj kontroloj precizigas tiun ĉi numeron je 7,29 milionoj. La mezproksima oficiala nombro de la loĝantoj de Londono en duono de la jaro 2003 estas laŭ Ofico por naciaj statistikoj (angle Office for National Statistics) 7387 900.
Dum kalkulado en la jaro 2001 la loĝnatoj de Londono klasifikis sian etnan grupon jene: 76 % – blankulo („brita blankulo“, „irlanda blankulo“ aŭ „alia blankulo“), 10 % – hindo, bangladeŝano kaj pakistanano, 5 % – afrikano, 5 % – karibeano, 3 % – hibrido, 1 % – ĉino.
Eklezio: 58,25 % – kristanoj, 15,8 % sen konfesio. Proksimume 21,8 % da loĝantroj notis lokon de naskiĝo ekster Eŭropa Unio. Irlandanoj, kun nombro proksimume 200 000, estas la plej nombra grupo de homoj naskiĝintaj ekster Granda Britio.
La artikolo pri Londono estis mizera. Mi volis kompletigi ĝin, sed mi ignoras tion.
Ĉi tie mi finas mian agadon en Vikipedio, ĉar mi ne vidas estontecon en tio. Bonvolu do daŭrigi aliaj.
Petr Tomasovsky 10. Jun 2006 05:00 (UTC)
Ĉefurboj de Eŭropo | Urboj de Britio
Londen | London | Londres | Lunden | لندن | Londres | Лёндан | Лондон | Londrez | London | Londres | Londýn | Llundain | London | London | Λονδίνο | London | Londres | London | Londres | لندن | Lontoo | London | Londres | Londres | Londen | Londain | Lunnainn | Londres - London | લંડન | לונדון | लंदन | London | London | London | London | London (Anglia) | London | Londra | ロンドン | ლონდონი | 런던 | London | Loundres | Londinium | London | Londe | Londoni | Londonas | Londona | Лондон | London | London | Londen | London | London | Londres | Лондон | Londyn | Londres | Londra | Londra | Лондон | Londra | Lunnon | London | London | Londýn | London | Londra | Лондон | London | இலண்டன் | Лондон | ลอนดอน | Londra | London | لوندون | Лондон | Luân Đôn | London | לאנדאן | 伦敦 | London | 倫敦