Litro estas mezurunuo de volumeno simbolita per l aŭ L. La L estis enkondukita kiel simbolo por litro, por eviti miskomprenojn kun cifero 1.
La baza unuo por volumeno en SI estas la kubmetro (m³). Unu litro egalas al milono de kubmetro. (1 L = 0,001 m³).
Kubo kun eĝoj (randoj) de 10 centimetroj havas la volumenon de unu litro.
Unu kilogramo da akvo havas ĉe 3,98 °C kaj 1013 hPa la volumenon de unu litro.
Unu hektolitro egalas al 100 litroj. Mezurunuoj
Llitru | Литър | Litr | Litre | Litr | Liter | Λίτρο | Litre | Litro | Litro | لیتر | Litra | Litre | Litro | Liter | Liter | Lítri | Litro | リットル | 리터 | Liter | Litras | Litrs | Liter | Liter | Liter | Litr | Litro | Литр | Litre | Litar | Litre | Liter | Liter | Литар | Léter | Liter | ลิตร | Litre | Літр (одиниця виміру) | Lít | 升