Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo aŭ fako.
Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacio aŭ epoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.
Evoluo
En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan
tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.
Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.
Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn:
- Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj
- Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj
Specoj poezio kaj prozo
Oni distingas du specojn de literatura arto:
poezio kaj
prozo.
Poezio estas arto komuniki
emociojn per
versoj, do per la
muziko de la parolo, obeante iajn
metrikajn kaj priformajn
regulojn.
Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio.
Antikvaj verkoj estis skribita versforme, ĉar kiam la homoj ne ankoraŭ regis skribadon la poezia maniero helpis la memoron daŭre konservi la tekstojn; la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a
jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.
Por pli da specoj, vidu:
- Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj
Literaturo kiel socia procezo
Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri
Literaturo estas socia
procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj,
literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion
literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj
literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.
La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.
Aliaj artikoloj pri literaturo
Literaturo laŭ regionoj
- Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo
Literaturo laŭ lingvo
- Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama
Literaturo laŭ formo aŭ ĝenro
- Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano
- Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Kaligramo - Limeriko - Poemo - Romanco - Soneto - Tankao - Verso
Apartaj specoj
Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo.
- Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco
Literaturo laŭ rimedoj
- Esprimmanieroj - Figuroj - Parolfiguroj - Sonfiguroj - Vortfiguroj - Rimo
Literaturo laŭ enhavoj
- Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj
Literaturo laŭ skoloj
- Dadaismo - Klasikismo - Kreadismo - Magia realismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Superrealismo
Literaturo laŭ famo
- Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William Auld - Literaturpremioj
Literaturo laŭ distribuo
- Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo
Famaj verkistoj
Vidu ĉe
Verkistoj.
Diverse
- Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento
- Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj
Vidu ankaŭ
Literaturo
Literatuur | Littérature | Literatura | أدب | Lliteratura | Литература | সাহিত্য | Književnost | Literatura | Literatura | Llenyddiaeth | Litteratur | Literatur | Λογοτεχνία | Literature | Literatura | Kirjandus | Literatura | ادبیات | Kirjallisuus | Kirändüs | Bókmentir | Littérature | Litèratura | Leterature | Literatuer | Litríocht | Literatura | ספרות | साहित्य | Književnost | Irodalom | Litteratura | Sastra | Literatura | Literaturo | Letteratura | 文学 | Sastra | ლიტერატურა | 문학 | Wêje | Litterae | Literatur | Literatuur | Literatūra | Literatūra | Литература | സാഹിത്യം | Letteratura | Literatur | साहित्य | Literatuur | Litteratur | Litteratur | Littéthatuthe | Literatura | Литературæ | Literatura | Literatura | Literatura | Literatură | Литература | Littiratura | Leiteratur | Književnost | Literature | Literatúra | Književnost | Letërsia | Књижевност | Litteratur | Fasihi | วรรณกรรม | Panitikan | Edebiyat | Література | Łiteratura | Belès letes | 文学