Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzata por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.
Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvo aŭ skriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.
Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas.
La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemplojn por la ĝenerala teorio pri lingvo.
__NOTOC__
Lingvo
Taal | Sprache | لغة | Dil | Език | Llenguatge | Jazyk | Iaith | Sprog | Sprache | Γλώσσα | Language | Lenguaje | زبان | Langage | Taal | Linguaxe | שפה | Jezik | Nyelv | Linguage | Linguo | Tungumál | Lingua (idioma) | 言語 | 언어 | Ziman | Lingua | Kalba | Bahasa | Langue | Taal | Språk | Lenga | Język (mowa) | Linguagem humana | Limbă | Язык (система знаков) | Language | Jezik | Језик | Språk | Lugha | Dil | Мова | Pük | Ulwimi | 語言