Mamuloj - Primatoj - Prasimioj
Lemuroj vivas en insulo Madagaskaro kaj la najbara insula grupo de Komoroj.
Lemuroj estas sveltaj bestoj kun longa, dense harkovrita vosto. Ilia felo estas mola. Lemuroj grandas de 26 ĝis 45 cm pluse la vostolongo de 28 ĝis 60 cm. Ili pezas ĝis 5 kilogramoj, iliaj antaŭaj kruroj estas pli mallongaj ol la postaj. Plimulto de la lemuroj aktivas nokte, vivas sur arbo en etaj grupoj. Ili nutras sin per plantaĵoj.
Post gravedeco de 90 ĝis 150 tagoj naskiĝas en aŭgusto kaj oktobro (mallonge antaŭ la komenco de la pluvtempo) unu aŭ du idoj. Ili iĝas memstaraj post 5 monatoj, la seksan maturecon ili atingas en aĝo ĝis 3 jaroj. Ilia vivas ĝis maks. 20 jarojn.
La forhakado de pluvarbaroj en Madagaskaro (pro produkto de lignokarbo) kaj tiel la malapero de la vivlokoj minacas la lemurojn. Ok el 10 specioj estas danĝerigitaj kaj unu -larĝmuzela duonmakio estas tre danĝerigata. En 1987 oni establis la Beza-Mahafaly-rezervejon en Madagaskaro, por certigi vivlokon por la lemuraj specioj.
La lemuroj estis en la romia mitologio spiritoj de la mortintoj.
=Lemuredoj (Lemuridae)=
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Lemuredoj".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world