LcykelFuldL.jpg Kuŝbiciklo estas biciklo kiun oni uzas sidante aŭ kuŝante. Oni sidas sur seĝo kun dorsa apogilo, ne sur selo kiel sur kutima biciklo. Pro tio ke estas loko por kuŝi la dorson, oni diras ke kuŝbiciklo estas pli komforta por la dorso. La kruroj estas pli malpli horizontalaj kaj kiam oni puŝas la pedalojn oni puŝas sin kontraŭ la apogilo de la seĝo kiu donas subtenon kaj tiel oni pli forte pedalas. Tiu pozicio ankaŭ estas pli aerodinamika, do je egala peno oni pli rapidas ol sur kutima biciklo. Ĉar kuŝante la verturanto ne estas tiom alte kiel sur kutima biciklo, oni ofte aldonas al kuŝbiciklo flagon sur stango kiu situas sufiĉe alta por esti vidata de kondukantoj de aliaj veturiloj sur la strato.
Biciklado | Transportaj rimedoj
Liggecykel | Liegerad | Recumbent bicycle | Bicicleta reclinada | Vélo couché | אופנוח | Bicicletta reclinata | リカンベント | Ligfiets | Rower poziomy
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Kuŝbiciklo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world