article

Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj (islamo havas 1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio – kredo transkultura, transepoka, kredo universala.

Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Historiaj branĉoj de kristanismo

Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo) kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.

La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:

  1. katolikismo (53%)
  2. protestantismo (16%)
  3. ortodoksismo (11%)
  4. anglikanismo (3%)

Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:

(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj; vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)

La baza mondbildo de nicea kristanismo

Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.

En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, kvankam (aŭ ĉar?) perfektaj, Adamo kaj Eva decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la origina peko, kiun ĉiu homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo nia naturo estas pekema: ni scias la bonon kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la mondon kaj nin perfektaj, sed pro origina peko la mondo kaj ni, kvankam ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.

Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco Jesuo pagis la prezon por la peko de ĉiu homo, kiu kredas je li kaj obeas liajn ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon.)

Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste, Jesuo supreniris al la ĉielo. Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al siaj kredantoj (Pentekosto).

Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj. La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita, kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro – infero – por bruli eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.

La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu, sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco:

  • Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
  • Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
  • Sankta Spirito: Dio la Spirito, kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.

Ĉi tio estas la mistero de La Sanktega Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al la homoj.

Moralo

Kristana moralo estas resumita de la Dekalogo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:

    Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
    - Mateo 22:37-39

Pro originala peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio.

Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton, samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.

Preĝado

Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:

    Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
    Via nomo estu sanktigita.
    Venu Via regno,
    plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
    Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
    Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
    Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
    Amen.
    - Mateo 6:9-13

Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.

Kristanismo nenicea

Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas jehovismo, mormonismo kaj liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa, bona homo, ne Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.

Kristanismaj Specoj:
Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo

Kristanaĵoj
Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo

Pensintoj, verkistoj, teologoj:
Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de Chardin - Karl Barth - Rahner - Bultmann - Tillich

Postmortolando
Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo

Sakramentoj
Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto

Kristanismo | Ismo Dosiero:Weltreligionen.png| Dosiero:Friede.jpg| Dosiero:Latin Cross.svg| Dosiero:Christian-lineage-ja2.png|

Vidu ankaŭ jenon:



Christendom | Cristianismo | مسيحية | Хрысьціянства | Християнство | Kršćanstvo | Cristianisme | Křesťanství | Cristnogaeth | Kristendom | Christentum | Χριστιανισμός | Christianity | Cristianismo | Kristlus | Kristautasun | Kristinusko | Kristindómur | Christianisme | Cristianesim | Críostaíocht | Cristianismo | נצרות | Kršćanstvo | Kereszténység | Christianismo | Kristen | Kristanismo | Kristni | Cristianesimo | キリスト教 | xi'ojda | Kristen | ქრისტიანობა | 기독교 | Kristoneth | Religio Christiana | Chrëschtentum | Christendom | Boklísto | Krikščionybė | Kristietība | Христијанство | Kristian | Kristjaneżmu | Christendom | Christendom | Kristendommen | Kristendom | Crestianisme | Чырыстон дин | Chrześcijaństwo | Cristianismo | Creştinism | Христианство | Cristianèsimu | Christianity | Christianity | Kresťanstvo | Krščanstvo | Хришћанство | Kristendom | Ukristo | คริสต์ศาสนา | Kristyanismo | Hristiyan | Xristianlıq | Християнство | Kitô giáo | Crustinnisse | 基督教 | Ki-tok-kàu

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Kristanismo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld