Kosmopramo, aŭ alivorte: Kosma navedo, kosma pramo, kosma omnibuso aŭ kosma flugmaŝino, estas kosma veturilo plurfoje uzebla. Ĝi kapablas transporti sep homojn kaj ŝarĝon de 25 tunoj (lanĉe) kaj 15 tunoj revene.
Kosmpramo estas lanĉata de raketo, sed alteriĝas simile al aviadilo. Ĝiaj nomoj distingas ĝin de kosmoŝipoj, kiuj ordinare uzeblas nur unufoje. Tio havas du kialojn:
Nun ekzistas nur unu serio de kosmopramoj, konstruita de NASA. ESA havas planojn pri propra kosmopramo Hermes, kiu flugos ankaŭ senhome. Sovetio en la 1980-aj jaroj konstruis kosmopramon kun la nomo Buran', kiu en 1988 faris unu solan senhoman flugon. En 1993 la programo estis ĉesigita.
NASA Space Shuttle Discovery STS-92.jpg
Challenger pereis 73 sekundojn post ekflugo la 28-an de januaro 1986. Columbia – pereis dum alteriĝa manovro eniĝante la atmosferon la 1-an de februaro 2003.
Post la dua katastrofo la agentejo NASA provizore ĉesigis flugojn per kosmopramoj. La sekva flugo, nomata STS-114, estis planita por la 15-a de majo 2005, sed okazis nur je la 26-a de julio.
Ĉar la akcidenton de Columbia probable kaŭzis difekta kahelo en la kontraŭvarma ŝirmo, NASA ordonis de-eksteran inspekton (en orbito) antaŭ ĉiu reveno. Ĉar tia inspekto estas taŭge farebla nur dum restado ĉe la Internacia Kosmostacio (ISS), ĉiuj estontaj flugoj almenaŭ tuŝos la stacion.
Ĉar ankaŭ dum la lanĉo en julio 2005 plasta peco derompiĝis de la lanĉaj raketoj kaj trafis la navedon, NASA anoncis denovan ĉesigon de ĉiuj flugoj ĝis esploro de la kaŭzo.
La kosmopramoj faris en la kosmo multe da utila laboro. Estis lanĉitaj multaj satelitoj, centoj da kosmonaŭtoj flugis tien kaj reen, ili vizitadis la kosmajn enorbitajn staciojn MIR kaj ISS, ili flugis entute 1 032 tagojn, t. e. 24 770 flug-horojn.
Ruimtependeltuig | Космическа совалка | Raketoplán | Spaceshuttle | Space Shuttle program | Programa del Transbordador Espacial | Avaruussukkula | Navette spatiale | מעבורת חלל | Space Shuttle | Programma Space Shuttle | スペースシャトル | Space Shuttle | Romferge | Wahadłowiec kosmiczny | Ônibus Espacial | Спэйс Шаттл | Space Shuttle | Raketoplán | Rymdfärja | กระสวยอวกาศ | 航天飞机
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Kosmopramo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world