article

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Andaluzio > Kordovo


Cordoba0001.jpeg | Cordoba Mezquita -ene.jpeg | PuenteRomano mezquita.jpeg Kordovo, hispanlingve Córdoba, estas urbo de Hispanio, en la suda regiono de Andaluzio.

  • Koordinatoj:

Situata je la bordo de la rivero Gvadalkiviro, ĝi enhavas ĉ. 320.000 loĝantojn.

Historio


Ĝi posedas tre riĉan historion. Jam grava dum la romia epoko, sub la nomo Corduba, ĝi estis la naskiĝloko interalie de la filozofo Seneca. Ĝi eĉ pligraviĝis dum la araba epoko en Hispanio, kiam Kordovo fariĝis la ĉefurbo de la hispana sendependa kalifujo, kaj unu el la ĉefaj sidejoj de la monda kulturo, kun figuroj kiaj la filozofo Ibn-Rushd (Averroes) kaj la juda medicinisto Maimonides.

Post la konkero fare de la kristanaj trupoj, la urbo iom dekadencis, kvankam ĝi plu estas unu el la plej gravaj andaluzaj centroj, interalie pro ĝia patrimonio.

Ĝia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. En ĝi plej elstaras la araba Moskeo, kiu depost la kristana konkero fariĝis katedralo.

Aliaj signifoj


Kordovo estas la ĉefurbo de samnoma hispana provinco, kun urboj kiel Puente Genil, Cabra, Montoro aŭ Lucena.

Kordovo estas ankaŭ la nomo de kelkaj urboj en Ameriko, precipe una el la plej gravaj en Argentino

Urboj de Hispanio | Monda Kulturheredaĵo de UNESKO


قرطبة (إسبانيا) | Кордава (горад) | Còrdova | Cordoba | Córdoba (Spanien) | Córdoba, Spain | Córdoba (España) | Córdoba | کوردوبا | Córdoba (Espanja) | Cordoue | Córdoba (España) | קורדובה (ספרד) | Córdoba | Cordova | コルドバ | Corduba | Kordova | Córdoba | Córdoba (Andalusië) | Córdoba, Spania | Kordowa | Córdoba (Espanha) | Córdoba, Spania | Кордова (город, Испания) | Cordoba | Кордоба (град у Шпанији) | Córdoba, Spanien | Córdoba

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Kordovo (Hispanio)".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld