article

Koordinato > Koordinatsistemo


Ĝenerale koordinatsistemo estas maniero bildigi spacon el opoj de nombroj. Tio eblas laŭ diversaj manieroj.

La sistemo longituda-latituda uzata en geografio estas sistemo de sferaj koordinatoj; pliigante ĝin je tria koordinato, la alteco, oni povas per polusaj koordinatoj priskribi la situon de ĉiu punkto en nia universo (ignorante ties kurbecon).

Alia speco estas karteziaj koordinatoj, kiuj baziĝas sur sistemo de aksoj reciproke ortaj kaj sin sekcantaj en unu punkto, la origino.

En la matematiko la nocio koordinatsistemo estas bazo de la lineara algebro kaj ties nocio de vektora spaco.

En la astronomio per koordinatsistemoj oni priskribas la poziciojn de astronomiaj objektoj.

Oni uzas sistemojn el sferaj koordinatoj. Ili baziĝas je difino de akso, kiu fiksas la polusojn, kaj nulpunkto en la baza ebeno (ekvatora ebeno) de la koordinatsistemo. Sferaj koordinatoj konsistas el du angulkoordinatoj por direkto, longitudo (angula disto de la nulpunkto laŭ la ekvatoro) kaj latitudo (alteco super la ekvatoro) plus radiusa koordinato. Ĉi lastan oni kutime ne indikas, ĉar ĝi ne gravas por la retrovo de la astronomia objekto.

Uzataj estas tri absolutaj koordinatsistemoj por determini astronomian pozicion: ekvatora koordinatsistemo, ekliptika koordinatsistemo kaj galaktika koordinatsistemo.

Dosiero:Hinweisschild hydrant.jpg| Dosiero:Eixos.jpg| Dosiero:3D Cartesian coordinates.PNG|

Vidu ankaŭ jenon:


Geometrio | Geografio | Astronomio | Matematiko

Coordenada | Coordenada | Soustava souřadnic | Koordinatsystem | Koordinatensystem | Coordinate system | Sistema de coordenadas | Koordinaatsüsteem | Système de coordonnées | Sistema de coordenadas | קואורדינטות | Sistema di riferimento | 座標 | 좌표계 | Koordinate-system | Koordinačių sistema | Coördinaat | Koordinatsystem | Układ współrzędnych | Sistema de coordenadas | Система координат | Sústava súradníc | Koordinatsystem | பகுமுறை வடிவியல் | Cистеми координат в елементарній математиці | 座標系統

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Koordinatsistemo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld