La Konsilio de la Eŭropa Unio formas (kun la Eŭropa Parlamento) la leĝdonan filion de la Eŭropa Unio (EU). Ĝi konsistas el ministroj de registaroj de ĉiu membra ŝtato en la EU.
Ne konfuzu ĝin kun la Konsilio de Eŭropo, kiu estas tute aparta internacia organizo, nek kun la Eŭropa Konsilio, kiu estas aparta (sed rilata) institucio de la EU.
La Konsilion asistas COREPER, kiu konsistas el reprezentantoj de la membraj ŝtatoj je la nivelo de diplomatoj aŭ altnivelaj ŝtatoficistoj. COREPER ĝenerale preparas la tagordon de la Konsilio, kaj negocias malĉefajn kaj ne-debateblajn aferojn, forlasante la debateblajn aferojn al diskuto de la Konsilio.
Kvankam laŭleĝe la Konsilio estas unuopa, praktike ĝi dividiĝas al kelkaj apartaj konsilioj, kiuj traktas apartajn kampojn. La Konsilio de Ĝeneralaj Aferoj estas la plej grava el tiuj ĉi, enhavante Ministrojn pri Eksterlandaj Aferoj. Ĉiu konsilio enhavas malsaman specon de ministroj. Do, ekzemple, la Konsilio de Agrikulturo enhavas Ministrojn pri Agrikulturo, ktp.
La Konsilio havas Prezidenton kaj Ĝeneralan Sekretarion. La Prezidento de la Konsilio estas la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la stato kiu tenas la Prezidantecon en la Eŭropa Unio; dume la Ĝenerala Sekretario estas oficisto, la estro de la Sekretariejo de la Konsilio. La Ĝenerala Sekretario servas kiel la Alta Reprezentanto por la Komuna Eksterlanda kaj Sekureca Politiko (CFSP).
Consell de la Unió Europea | Rada Evropské unie | Cyngor Gweinidogion Ewrop | Rådet for Den Europæiske Union | Rat der Europäischen Union | Council of the European Union | Consejo de la Unión Europea | Euroopa Liidu Nõukogu | Euroopan unionin neuvosto | Conseil de l'Union européenne | Consello da Unión Europea | מועצת אירופה | Európai Unió Tanácsa | Dewan Uni Eropa | Consiglio dell'Unione Europea | 欧州連合理事会 | ევროპის კავშირის საბჭო | Conseil vun der Europäescher Unioun | Совет на Европската Унија | Raad van de Europese Unie | Rådet for Den europeiske union | Rada Unii Europejskiej | Conselho da União Europeia | Consiliul Uniunii Europene | Совет Европейского Союза | Rada Európskej únie | Svet Evropske unije | Савет Европске уније | Europeiska unionens råd
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Konsilio de la Eŭropa Unio".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world