Klimato (de la greka vorto klima/klimatos "deklivo, angulo"; la grekoj kredis, ke la klimato dependas de la angulo, laŭ kiu la sunradioj falas sur la grundon) estas priskribo pri la vetero en specifa areo surbaze de diversaj veteraj mezuradoj en tiu areo tra longa tempo. Oni povas diri, klimato estas kion oni atendas, sed vetero estas kio okazas.
La klimato dependas de multaj faktoroj, inter kiuj la alteco super la nivelo de la maro, la proksimeco al maro aŭ oceano, la distanco al la tera ekvatoro kaj aliaj.
La averaĝaj valoroj de la klimataj karakterizaĵoj estas nomataj klimataj normoj.
Klimaat | مناخ | Климат | জলবায়ু | Clima | Podnebí | Klima | Klima | Climate | Clima | Kliima | Ilmasto | Climat | Clima | אקלים | Klima | Éghajlat | Clima | 気候 | 기후 | Клима | Klimaat | Klima | Klima | Climat | Klimat | Clima | Климат | Climate | Podnebie | Podnebje | Клима | Klimat | كىلىمات | Клімат | 氣候