article

Noto: Enkrampe estas notita distrikto, kie la urbo troviĝas. Samtempe ekzistas pluraj samnomataj vilaĝoj. Vidu ankaŭ Kladno


  • Koordinatoj:

Kladno estas urbo kun 72 000 loĝantoj, situanta en meza Bohemio. Ĝi estas industria centro, centro de metalurgio kaj produktado de ŝtalo.

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la 13-a jarcento. La devena vilaĝo estis en la jaro 1561 avancigita je urbeto, kiu estas dankema por sia prospero al malkovro de karbotrovejoj (en 1842) kaj fondo de metalurgiaj uzinoj. En konekso kun karbominado kaj minado de fererco ĉe proksima Nučice la urbo ekde duono de la 19-a jarcento tre kreskis. La plej malnova altforno estis konstruita en la jaro 1860. Ekde komenco de la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento en la urbo oni produktas ŝtalon sub marko Poldi.

En la urbo staras baroka kastelo el la 17-a jarcento, reguligita en la jaro 1750, en placo staras mariana kolono. Urbodomo el la jaroj 18971898 estas konstruita en stilo de ĉeĥa renesanco.

En la jaro 1901 ĉi tie naskiĝis grafikisto Cyril Bouda (19011984), violonisto Václav Suk (18611933), en la junaĝo ĉi tie vivis verkistino Marie Majerová.

En regiona muzeo, troviĝanta en la kastelo, estas ekspozicioj de lokaj arkeologiaj trovaĵoj, evoluo de minado kaj metalurgio. La muzeo estas malfermita tutjare.

Ĝemela urbo


Kladno havas sian ĝemelan urbon en Francio, ĝi estas Vitry-sur-Seine.

Distrikto Kladno | Urboj de Ĉeĥio Dosiero:Kladno CZ Town Hall 01.jpg| Dosiero:Czech city Kladno.png| Dosiero:POLDI logo.GIF|

Kladno | Kladno | Kladno | Kladno | Kladno | Кладно | Kladno

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Kladno (Kladno)".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld