La Kino estas movada vida projekcio, plejofte ankaŭ sona. La vorto estas mallongigo de Kinematografio, el la greka Kinema : Movo kaj Graphein : Skribi. Oni ankaŭ ofte nomas tiun artoformon la "Sepa Arto".
Kiel en ĉiuj artaj spektakloj, kinematografa verko - aŭ Filmo - destinas ĝenerale al publiko, kuniĝate tiukaze en dediĉita loko, tile nomata kinejo.
Pro la multaj formoj de filmoj kiu aperas nuntempe kaj pro la krea diverseco, la kino estas tre malbone difinebla. La kreaĵo de rakonto kun movantaj bildoj kompreneble ne difinas la fakon, ĉar ekzistas filmojn "sen intrigojn" kiel ekzemple la dokumentajn filmojn, la poeziajn filmojn aŭ la abstraktajn filmojn.
Oni vidis filmojn sen ŝajna movo, kiel en La Jetée de Chris MARKER, komponita de filmataj fotografioj, filmoj sen filmado (arkivaj filmoj, eksperimentaj filmoj, kiel tiuj de Martin ARNOLD, aŭstria reĝisoro kiu majstris reĝisori filmojn kun "trovata filmobobeno"), filmoj sen muntado kiel kutimis fari la Fratoj Lumière, filmoj sen sono (mutaj filmoj, kompreneble, sed ankoraŭ eksperimentaj silentaj filmoj kaj eĉ ekzistas filmoj sen bildoj kiel atestas la nursonora filmo de Walter RUTTMAN, Weekend.
Nek oni povas referenci al la fama filmobobeno por reprezenti kinon ĉar la tutnovaj diĝitaj teknikoj revolucias tiun procedon. Ne, kino estas fako kiu neniel similas al aliaj artoj sen tamen estas multforma, multvizaĝa kaj, kiel la aliaj artoj, ĉiam evoluanta.
Film | Sinema | Cinema | Film | Film | Filmkunst | Film | Cine | Filmur | Cinéma | קולנוע | चलचित्र | Film | Film | 映画 | 영화 | Film | Film | Film | Film | Cinema | Film | Кинематограф | Cìnima | Movie | Film | Film | פילם | 電影