article

Difino


Kineta energio estas energio, kion havas ero aŭ objekto pro sia rapido. Do, ĉiuj objektoj aŭ eroj kiuj moviĝas havas kinetan energion.

Plue


De energio al energio

Tiu energioformo povas iri de objekto al alia objekto. Ĝi ankaŭ povas transformiĝi el, aŭ al, aliaj energioformoj :

Ekzemple, se iu frapas per mano pilkon supren, tiu havigas kinetan energion al la pilko. La kineta energio iras de la mano al la pilko, kiam la frapo okazas. Sekve, kiam la pilko supreniras, la kineta energio iĝas potenciala energio. Kiam estas jam nur potenciala energio, la pilko ne plu supreniras, ĝi komencas malsupreniri. Tiam la potenciala energio reiĝas kineta energio ĝis la pilko tuŝas la grundon. (La tero tiam ricevas la kinetan energion de la pilko, kio disiĝas per la formado de varmo. (Varmo estas ankaŭ energio).)

Mezurunuoj

La oficiala mezurunuo de la kineta energio, kiel de ĉiuj energioj, estas la Joule-o (J). Tamen, oni ankaŭ uzas la Kalorion : 1 kal = 4.184 J. (La Kalorio fakte estas la historia mezurunuo de la varm-energio.) La dimensioj de energio estas M L2 T-2.

Kalkulo

La kineta energio estas tiel kalkulata :

Ek = 1/2 m*v2

kun :

  • Ek = kineta energio
  • m = maso de la ero aŭ objekto
  • v = rapido de la ero aŭ objekto

Ankaŭ vidu :


E Kin.jpg

Vidu ankaŭ jenon:


Energio | Klasika mekaniko | Fiziko

الطاقة الحركية | Kinetička energija | Energia cinètica | Kinetická energie | Kinetisk energi | Kinetische Energie | Κινητική ενέργεια | Kinetic energy | Energía cinética | انرژی جنبشی | Liike-energia | Énergie cinétique | Enerxía cinética | אנרגיה קינטית | Kinetička energija | Mozgási energia | Energi kinetis | Energia cinetica | 運動エネルギー | 운동 에너지 | Tenaga kinetik | Kinetische energie | Kinetisk energi | Energia kinetyczna | Energia cinética | Energie cinetică | Кинетическая энергия | Kinetic energy | Kinetická energia | Kinetična energija | Kinetisk energi | Kinetik enerji | 动能

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Kineta energio".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld