Keltoj (el greka κελτοι (keltoj) unuafoje uzita de Hekateo el Mileto pr. 500 aK, lat. celtae * - la sama vorto per aliaj prononcoj donis ankaŭ galloj (= gaŭloj) kaj galatoj, du grandaj triboj Keltaj) estas grupo de hindeŭropaj triboj. Ili vivis jam en la 2-a jarmilo aK en okcidenta Eŭropo.
Tiutempe ili ankaŭ invadis Hispanion, kie miksiĝante kun la loka ibera popolo evoluigis la keltiberan popolon. En la 3-a jarcento a.K. ili konkeris areon preter Danubo, poste parton de la Balkana Duoninsulo (Trakio, Makedonio). Eta grupo de keltoj eĉ atingis dum la konkeroj Anatolion kaj tie estigis la ŝtaton Galatia aŭ Galatio. Tie ili konstruis fortikaĵ-urbojn, havis elokvantan manindustrion. (Latene-a kulturo)
Ili estis venkitaj fare de la Romia imperio, la ĝermanoj kaj iom post iom asimiliĝis en la Imperion, perdinte siajn lingvojn kaj tradiciojn. Ili multfoje batalis por la libereco ene de la Romia imperio, sed senrezulte. La plej grava gvidanto estis Vercingetorix kaj la movado de bagaŭdoj.
Vidu ankaŭ: Kelta kulturo - Keltaj nacioj
Etnoj
Kelt | Kelten | Келти | Celtes | Keltové | Y Celtiaid | Kelterne | Kelten | Κελτικός πολιτισμός | Celt | Celta | Zelta | Keltit | Celtes | Celta | Ny Celtiee | קלטים | Kelták | Celti | ケルト人 | Celtae | Keltai | Ķelti | Celt | Kelten | Keltarar | Keltere | Celtowie | Celtas | Celt | Кельты | Kelti | Келти | Kelter | Kelt | Кельти | 凯尔特人