Karto estas ĝenerale malgranda objekto, kutime farite el peza papero aŭ plasto. Multaj specoj inkluzivas:
- Balotkarto, karto rajtiganta sian portanton je voĉdono en baloto
- Bildkarto, poŝtkarto kies unu flanko prezentas bildon, kaj la alia estas destinita por adreso kaj mesaĝo, cetere uzata kiel objekto de kolektado, memoraĵo ktp.
- Cirkvitkarto (aŭ Expansikarto), en elektronikaj aranĝaĵoj (ekzemple komputiloj) plasta plataĵo sur kiu estas muntita cirkvitaro kun la bornoj necesaj por konektado en ĉasio; ekzemple sonkarto aŭ grafikkarto
- Debetkarto, plasta karto por pagi el bankokonto, ordinare uzebla nur kun sekreta alirnumero
- Identkarto, dokumento, precipe tia havanta formon de karto, servanta kiel pruvilo de la identeco de la portanto, rekonilo, rajtigilo, identigilo; ekzemple pasporto
- Indickarto (aŭ Slipo), kartona aŭ plasta folieto kun aŭ por manaj aŭ presaj surskriboj, aŭ por magneta aŭ elektronika registrado
- Kolektkarto, karto uzata por interŝanĝado aŭ kolektado, aŭ por uzo en kartludo ludata kun tiaj kartoj
- '''Komputilaj kartoj estas la komputila ĉefkarto, la retkarto ...
- Kreditkarto, plasta karto por pagi el fiksita banka kredito, ordinare uzebla nur kun sekreta alirnumero
- Ludkarto, kartona karto prezentanta sur unu flanko kolorajn gravuraĵojn de emblemoj kaj poentoj, uzata por ludi diversajn kartludojn (ekzemple briĝon, ermitludon)
- Manĝokarto (ankaŭ konata kiel menuo), kartona folio kun tabelo de manĝaĵoj disponeblaj en restoracio kun prezoj indikitaj apude (manĝi laŭ la karto = mendi manĝaĵon listigitan sur tia karto)
- Penalkarto, donata al ludanto de futbalo aŭ kanada bastonludo kiel puno pro grava kulpo kontraŭ la reguloj
- Poŝtkarto, poŝte sendata karto, kutime rekte surskribata kaj afrankata, sen koverto
- Salutkarto, kutime foldita papero kiu estas sendata aŭ donata al parenco, amiko aŭ kunulo por esprimi mesaĝon de saluto, aprezo, aŭ iun alian sentimenton
- Sankarto, plasta karto uzata por pruvi la asekuritecon de la portanto ĉe konkreta asekurkompanio, eventuale portanta ankaŭ informojn pri la sanstato de la portanto
- Ŝlosilkarto, plasta karto enhavanta komputilan ĉipon (ankaŭ konata per la angla nomo smart card)
- Telefonkarto, aĉetebla karto ŝovebla en strattelefonon, provizanta eluzeblan daŭron de telefona komunikado
- Trukarto, eksmoda maniero por stori datumojn
- Valorkarto, memhelpilo listanta ŝanĝojn en konduto kiujn la portanto volas efektivigi ĉe si
- Vizitkarto (aŭ Nomkarto), karto kun nomo, adreso kaj aliaj personaj aŭ profesiaj informoj, donata okaze de vizito aŭ unua renkonto por faciligi postajn kontaktojn
Nefizikaj analogaĵoj de fizikaj kartoj:
- E-karto, elektronika versio de salutkarto aŭ bildkarto
- Testkarto (ankaŭ konata kiel testekrano), televida testsignalo, kutime elsendita en tempo kiam la elsendilo estas aktiva, sed neniuj elsendaĵoj estas elsendataj
Vidu ankaŭ
Karto estas ankaŭ arkaisma vorto por mapo.
Karte | Card | Kaart | Carte | 카드 | Korta | Карта (значения) | Karta | การ์ด