| Geografio Akvo | > Kanalo < Transporto |
Artefaritaj kanaloj, kiuj estis konstruitaj kiel transportaj vojoj, kunligas grandajn marspacojn kaj oni uzas por navigado. Internaciaj konvencioj reguligas marvojaĝojn trans tiaj kanaloj. Kiam estas fortaj nivelŝanĝo de la fluejo bezoniĝas kluzoj.
Sur kanaloj transporto faratas ĉefe de barĝoj, kies "klasika" ŝarĝo estas 350 tunoj de malapakaĝa varo (kiel grenoj, karbo, ktp). Nun oni emas antataŭi ilin per pli grandaj entenante 1 500 tunoj.
De kelkaj jaroj uzo de kanaltransporto malpliiĝas, ĉar ili ne iras ĉien kaj tio necesas ĉiam almenaŭ du transŝarĝadon sur kamionoj. Sed la ekologiistoj favoras kaj deziras akceli tiun veturrimedon, ĉar ĝi estas multe pli energiŝpara ol ĉiuj aliaj.
Jam dum pasintaj jarcentoj, kiam la vojoj estis kutime malbonaj, kaj foje tute neuzeblaj dum vintro, la veturado sur akvovojoj (ĉefe naturaj riveroj tiam) estis favorata vojaĝ- kaj transportrimedo, kaj ludis gravan rolon. (vidu malnovtempa Luaro-riverveturado, aŭ malnovtempa Rodano-riverveturado)
Ŝanelo estas plej profunda (ŝipebla) parto de rivero aŭ de mara pasejo (markolo, kanalo).
Plej grandaj kanaloj:
| Nomo | Lando | Longo, km |
|---|---|---|
| Bhakra | Barato | 4,464 |
| Gango-Kobadak | Bangladeŝo | 3,038 |
| Damodara valo | Barato | 2,480 |
| Granda Kanalo | Ĉinio | 1,736 |
| Viŝni Voloĉek | Rusio | 1,397 |
| Karakumo | Turkmenio | 1,392 |
| Gjota | Svedio | 555 |
Plej grandaj navigeblaj kanaloj :
| Nomo | Lando | Longo, km | Larĝo, m |
|---|---|---|---|
| Suda Kanalo | Francio | 240 | 20-25 |
| Sueza Kanalo | Egipto | 161 | 120-320 |
| Kila Kanalo | Germanio | 99 | 104-214 |
| Panama Kanalo | Panamo | 82 | 150-305 |
| Manĉestra Kanalo | Britio | 57 | 37 |
| Welenda Kanalo | Kanado | 44 | 24 |
| Kanalo Nive-Vatervet | Nederlando | 29 | 500-600 |
| Kanalo Nordzee | Nederlando | 26 | 50-150 |
| Albertkanalo | Belgio | 130 | 63-100 |
| MAJO1946BARĜO1.jpg |
Transporto | Akvo | Kanaloj
Канал | Kanol (dour) | Průplav | Camlas | Kanal | Kanal (Wasserbau) | Canal | Canal (vía artificial de agua) | Canal (voie navigable) | תעלה | Canale artificiale | 運河 | 운하 | Terusan | Knoal (woaterweg) | Kanaal (waterweg) | Kanal | Kanał wodny | Canal | Канал (водный) | Kanal | Canal | Kanal | คลอง | Канал (воднії) | 运河