article

':Por aliaj signifoj de Kalifornio vidu California''

Ekzistas ankaŭ kemia elemento, kiu estas nomata 'Kalifornio.''
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Kalifornio

California_map_showing_counties.png

us-ca.gif

Kalifornio (angle kaj hispane, California) estas la plej multnombre enloĝata ŝtato de Usono, kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815 km2 (iom pli granda ol Japanio). Ĝin limas okcidente la Pacifiko, norde Oregono, oriente Nevado kaj Arizono, kaj sude Meksiko.''

Hispanaj esploristoj de la 16-a jarcento nomis ĉi tiun regionon de centra pacifikborda Nordameriko "California" laŭ paradiza lando en tiama hispana romano, sed ili ne koloniigis la tutan landon ĝis la malfrua 18-a jarcento. Ĉi tiu kolonia Kalifornio dividiĝis inter du regionoj, poste Meksikaj ŝtatoj: norda Alta Kalifornio kaj suda Baĥa (Malalta) Kalifornio.

Usono forprenis Altan Kalifornion de Meksiko dum milito inter la du najbaraj landoj de 1846-1848 por ĝia fekunda Centra Valo kaj la Pacifika haveno de Sanfrancisko. Kalifornio fariĝis la 31-a usona ŝtato la 9-an de septembro 1850, du jaroj post la malkovro de oro tie. Pro tio lasta, ĝi akiris la ĉjo-nomon "La Ora Ŝtato".

Malalta Kalifornio restas parto de Meksiko kaj formas ties provincojn Baja California kaj Baja California Sur.

La nuna Kalifornio mondfamas kiel centro de la usonaj kinoindustrio en Hollywood en la suda urbego Los-Anĝeleso kaj komputikindustrio en Silicia Valo en la norda urbego Sanfrancisko.

''

Nombroj


Loĝantaro: 33.871.648 (laŭ nombrado en 2000)
Etnoj: angloj (46,7%), hispanoj (32,4%), azianoj (10,9%), afrikanoj (6,7%), amerikanoj (1,0%), pacifikanoj (0.3%), aliaj (2,0%)
Lingvoj: angla, hispana, kaj multaj aliaj
Ĉefurbo: Sakramento
Urbegoj: Los-Anĝeleso, San-Diego

Aliaj urboj


Pedagogio


Universitatoj:

'''


Kalifornio | Usonaj ŝtatoj

California | كاليفورنيا | California | Калифорния | Califòrnia | Kalifornie | California | Californien | Kalifornien | California | California | California | Kalifornia | کالیفرنیا | Kalifornia | Californie | California | California | California | Kaleponi | קליפורניה | Kalifornija | Kalifornia | California | California | Kalifornia | Kalifornía | California | カリフォルニア州 | kalifornias | კალიფორნია | 캘리포니아 주 | Kaliforni | California | Kalifornien | Kalifornija | Kalifornija | Калифорнија | Californië | California | California | Califòrnia | Калифорни | Kalifornia | Califórnia | California (stat SUA) | Калифорния | California | California | Kalifornia | Kalifornija | Kalifornia | Калифорнија | Kalifornia | Kalifornien | கலிபோர்னியா | มลรัฐแคลิฟอร์เนีย | California | Kaliforniya | كالىفورنىيە شىتاتى | Каліфорнія | California | 加利福尼亚州 | California

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Kalifornio".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld