Kajto estas objekto kiu flugas per kontraŭado al la forto de la vento kun la streĉo de fiksita ŝnureto, kies alia fino estas tenata enmane.
Kajto tipe konsistas el unu aŭ pluraj sparoj (stangoj), kiuj tenas velon streĉita. Tradiciaj kajtoj uzas bambuon, rotangon aŭ alian fortan sed fleksan lignon por la sparoj, kaj paperon aŭ malpezan teksaĵon kiel silkon por la veloj. Modernaj kajtoj ofte fariĝas el sintezaj materialoj, kiel nilono por la veloj kaj vitrofibro aŭ karbona fibro por la sparoj.
Kajtoflugado estas populara ŝatokupo en multaj landoj, kiel Japanio, Hindio kaj Tajlando. En tiuj kaj aliaj landoj, okazas 'kajtaj bataloj', en kiuj multaj homoj amasiĝas kaj flugas kajtojn kaj penas kroĉi aŭ tranĉi malsupren la kajtojn unu de la alia. En Brazilo por bataloj de kajtoj oni uzas gluaĵo kun muelita vitro en linio, nomita cerol (/serol/) kiu estas sufice akra por tranĉi homan kolon kaj disigi kapon el la korpo. Multaj homoj estas mortigitaj de kajtbatalantoj en Brazilo. La uzo de cerol estas leĝe malpermesata ekde 1986, malgraŭ tio, neniu partoprenas de kajtbatalojn en Brazilo sen "cerol", kaj ĉiuj jaroj multaj homoj mortas.
Kajtoj ankaŭ havas praktikaj uzoj, ĉefe en komunikado. En Brazilo, ĉefe en Rio-de-Ĵanejro oni uzas kajtojn por interkomuniko, ĉefe de banditoj por kontroli movojn de policanojn. Tiu moro estas centjara en Brazilo. La fuĝitaj sklavoj komunikiĝis per kajtoj.
Kajtoflugado radikas en la disvolviĝo de papero en frua Ĉinio.
Tondu el ĵurnalpapero (aŭ prefere pli leĝera papero) pecon kvarangulan, iomete pli grandan ol Ia skeleto, kaj gluu tíun "vizaĝon" al la skeleto. Multaj el la kajtoj vendataj surstrate ne bone flugas ĝuste pro neglekto de tiu simpla postulo. Per alia streĉita fadeno, ĉe la dorsa flanko de la kajto, ligu kaj ion proksimigu la du finojn de la horizontala osto, tiel, ke la stango fariĝas ark-forma, kaj la vizaĝo kurba surfaco. Tio estas tre efika metodo por eviti konstantan ruliĝadon. kiu estas ofta por kajtoj kun ebena vizaĝo (tiun "ruzaĵon" oni probable lernis de birdoj, kaj la saman principon oni aplikas al aviadiloj: la du flugiloj aŭ aloj estas iom suprenlevitaj, por teni la t.n. flankan ekvilibron dum flugado). Plie, oni povas eltondi longan paper-strion kaj glui gin al la malsupro de la kajto kiel "voston". Fine oni povas jungi la kajton al la bobeno da fadeno, kiun mi nomas "trenfadeno". Por tio oni rekomendas kotonan fadenon, kiu estas nerompiĝema, kaj bone rezistas al eksteraj fortoj. Sed antaŭ tio, por ke la "klin-angulo" de la kajto estu ĝusta, necesas du `jung-fadenoj", ligitaj respektive al la supra kaj malsupra finoj de la vertikala osto, kaj samtempe kunligitaj al la tren-fadeno. La elkalkulo de la "optimuma klinangulo", teorie farebla, estas tro komplika, do praktike la longecon de la du jung-fadenoj oni alĝustigas dum provflugigoj.
Disvolvu la tren-fadenon ĉirkaŭ la bobeno, lasu la venton forporti vian kajton, plu disvolvu la fadenon; kiam la vento malplifortiĝas, iom forte trenu la kajton por ke ĝi restu en la aero, kaj tiel plu kaj tiel plu. Ju pli alte la kajto restas, des pli trankvila pri ĝi estu! Ĉar en pli alta tavolo de la atmosfero regas konstanta vento, tial la kajto povas resti tie senmove. Por "rehejmigi" la kajton, simple revolvu la tren-fadenon. Atentu! La plej danĝera tempo estas tiam, kiam la kajto proksimiĝas al la tero. Tiam kaj tie, la aerfluo ŝajnas multe malpli stabila, kaj estas malfacile manovri la kajton, kaj ofte ĝi subite falas teren aŭ kroĉiĝas al arbobranĉoj.
Milorcha | طائرة ورقية | Milotxa | Drage (menneskeskabt) | Drachen | Χαρταετός | Kite flying | Cometa (juego) | Leija | Cerf-volant | Papaventos | עפיפון | Kaito | Aquilone | 凧 | 연 | Vliegeren | Drake | Latawiec (lotnictwo) | Pipa (brinquedo) | Spuščanje zmajev | 风筝