La Judoj estas la gento kiu tradicie parolis la hebrean kaj sekvis judismon, kvankam multaj Judoj ne komprenas la hebrean kaj/aŭ ne sekvas la judan religion. La juda religio havas fortan ligon al la teritorio de Israelo; tiu ligo estas centra al la cionismo, komence nereligia politika movado inter la Judoj dum la 20a jarcento.
Estas du ĉefaj specoj de Judoj, laŭ origino:
Je 2000 estis 13 milionoj da Judoj dise tra la mondo: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el Judoj nun loĝas en du nacioj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil Judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: Antaŭ 1930, Rusio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de Judoj. Dum la Dua mondmilito, Hitlero mortigis 35% el la Judoj en la mondo. La restintoj plejparte migris al Usono aŭ Israelo. Nun Germanio havas nur 100 mil Judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da Judoj.
Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la Judoj estas gento tre antikva kaj profunde influa. Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn judajn. La Judoj, kiuj plej grave influis la nejudan socion en la moderna periodo, estis ĝenerale nereligiaj, almenaŭ laŭ la tradicia senco: Spinozo, Markso, Lev Trockij, Freŭdo, Ejnstejno, Zamenhof, ktp.
Iasence, oni povus diri, la Okcidento mem estas civilizo duone greka kaj duone juda.
La preciza difino de "Judo" estas afero tre politika kaj polemika. Kelkaj ortodoksaj rabenoj faras distingon inter "Israelido" (ano de la gento) kaj "Judo" (praktikanto de la ortodoksa judismo). Eĉ pli konflikte, ortodoksaj Judoj, reformistaj Judoj, konservativaj Judoj kaj nereligiaj Judoj havas malsamajn kriteriojn pri aparteno al la juda gento.
Por la reformistoj en Usono kaj pluraj aliaj landoj, Judo estas tiu, kiu aŭ (a) havas almenaŭ unu judan gepatron, havas aŭ havis judan edukon aŭ identiĝon, kaj ne konvertiĝis al alia religio, aŭ (b) konvertiĝis al judismo, kaj ne rekonvertiĝis al alia religio.
Por la ortodoksuloj, Judo estas tiu kiu aŭ (a) estis naskita el Judino, aŭ (b) konvertiĝis al ortodoksa judismo. (En ĉi sistemo, la unuaj Judoj estas tiuj kiuj, laŭ la ortodoksoj, ricevis la revelacion en Sinai).
En Usono, nereligiaj Judoj ĝenerale sekvas la reformistan vidpunkton; la konservativa judismo havas oficialan pozicion similan al la ortodoksa, sed almenaŭ du trionoj de ĝiaj praktikantoj havas personan pozicion similan al la reformista. Ĉiu, kiu havas almenaŭ unu avon aŭ avinon, kiu (a) estis agnoskita kiel juda laŭ la ortodoksa vidpunkto, kaj (b) ne praktikis alian religion, rajtas migri al Israelo; tamen tiuj, kiuj ne estas agnoskitaj kiel Judoj de la ortodoksuloj estas registritaj kiel ne-Judoj en Israelo, kaj, ekz., ne rajtas edzi(ni)gi Judojn ene de la ŝtato, aŭ esti enterigita en la plejmulto de tombejoj, inkluzive de armeaj tombejoj - krom aliaj malavantaĝoj.
Judismo
Jueu | Jøde | Jude | Jew | Juif | יהודים | Yahudi | ユダヤ人 | 유대인 | Jood | Jøde | Żydzi | Evrei | Judar | 犹太人