Politiko > Literaturo > Anglalingva literaturo > John RUSKIN < Angla lingvo
Li studis ĉe la Universitato de Oksfordo kaj gajnis prestiĝan premion pro poezio.
Baldaŭ post la jaroj ĉe Oksfordo li renkontis la pentriston, J.M.W. Turner kaj decidis ke Turner meritis esti pli bone konata.
Ruskin verkis libron Modern Painters (modernaj pentristoj) en 1843 en kiu li vere laŭdis la talenton de Turner. Tiam oni konsideris ke Ruskin estis la plej grava verkisto pri kulturaj aferoj.
En 1850 Ruskin interesiĝis pri politiko kaj fariĝis subtenanto de socialismo.
Li instruis ĉe kolegio por laboristoj kaj forte subtenis la ideon ke avarico estis gvidanta principo en brita vivo. En siaj libroj li argumentis kontraŭ konkursado kaj proponis ian kristanan socialismon.
En 1870 li fariĝis profesoro de belartoj ĉe Oksfordo.
En 1871 Ruskin komencis eldoni Fors Clavigera (Leteroj al la laboristoj de Britio). Li eldonis ĝin ĉiumonate en partoj ĝis 1878 kaj poste malpli regule ĝis 1884.
La verkoj de Ruskin forte influis sindikatanojn kaj politikajn aktivulojn.
Ruskin fariĝis tre riĉa post la morto de la patro sed li opiniis ke ne eblas esti riĉa socialisto do li fordonis multe da mono al diversaj progresemaj organizaĵoj kaj fondis kelkajn edukejojn.
Bonkonata kolegio en Oksfordo portas la nomon de Ruskin.
Li mortis en Coniston en 1900.
La reĝo de la ora rivero aŭ La nigraj fratoj / John Ruskin. Trad. Ivy Kellerman. - Berlin: Möller & Borel, *. - 41 p.
(2-a eldono 1926)
Naskiĝintoj en 1819 | Mortintoj en 1900
John Ruskin | John Ruskin | John Ruskin | John Ruskin | John Ruskin | ג'ון ראסקין | John Ruskin | John Ruskin | John Ruskin | ジョン・ラスキン | John Ruskin | John Ruskin | John Ruskin | John Ruskin | Рёскин, Джон | John Ruskin | John Ruskin | 约翰·拉斯金
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"John Ruskin".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world