Johannes Gensfleisch zur Laden zum Gutenberg (inter 1395 kaj 1405 - 3-a de februaro, 1468), germana metalfaristo kaj inventisto, famiĝis pro siaj kontribuaĵoj al la teknologio de presarto. Tradicie oni nomas lin la inventiston de la apartaj tipoj, kio estis granda avantaĝo super la bloktipa presado uzita en Eŭropo tiam.
Johann Gutenberg naskiĝis en la urbo Majenco kiel filo de komercisto Friel Gensfleisch (pluan nomon "zum Gutenberg" lia patro aldonis laŭ tiama modo pro loko, kie vivis la familio poste).
La ĉefa invento de Gutenberg ne estis libropresado (kiel oni foje erare opinias), kiu ekzistis jam antaŭ li. Sed dum antaŭe oni praktikis blokan presadon, t.e. ke ĉiu paĝo estis komplete forĝita aŭ skulptita el ligno kaj poste presita (post presado la bloko ne plu utilis kaj por ĉiu sekva paĝo faris novan blokon), Gutenberg proponis konsistigi paĝon el unuopaj tipoj (literoj, ciferoj kaj signoj), kiuj estis ŝanĝeblaj kaj reuzeblaj por alia paĝo, kio esence ekonomiigis kaj plirapidigis la tutan presadon. Fakte la ideo jam ekzistis antaŭe, sed Gutenberg sukcesis teknike perfektigi la proceson kaj krei tipojn rapide kaj facile realigeblajn. La invento de Gutenberg ebligis presi grandegan kvanton de tutaj libroj en grandaj serioj (antaŭe oni presis ĉefe partojn de libroj) kaj li kaŭzis tiel informigan eksplodon en Eŭropo.
De 1334 ĝis 1344 Gutenberg laboris en Strasburgo kiel oraĵisto kaj skribisto kaj tie fondis kun aliaj la entreprenon "aventur und kunst" (aventuro kaj metia arto). Reveninte al Majenco, la 23-an de februaro 1455 Gutenberg komencis amasan presadon de la t. n. Biblio de Gutenberg, la unua biblio, kiu aperis en la mondo en pli granda serio. Li mortis en la jaro 1468 kaj estis entombigita en Majenco.
Kvankam Gutenberg ne gloriĝis per sia invento, tiu ĉi montriĝis tre utila, ĉar ĝi ekebligis serian produktadon de libroj kaj per tio informan kaj sciencan revolucion kaj disvastigon de klereco inter pli multaj socitavoloj.
Nuntempe en la mondo ankoraŭ ekzistas 60 Biblioj de Gutenberg, evidente temas pri la plej malnovaj libroj presitaj per la metodo de Gutenberg.
Ekzistas ankaŭ Projekto Gutenberg, kiu estas nomita laŭ lia nomo.
Ne estas klare ĉu Gutenberg konis ĉi tiujn metodojn aŭ inventis ilin sendepende, kvankam historiistoj konsideras la unuan ideon kiel neverŝajna, pro malsama metodo. Iuj historiistoj diras, ke la Nederlandano Laurens Janszoon Coster estas la unua Eŭropano kiu inventis moveblajn presliterojn.
Inventistoj | Naskiĝjaro nekonata | Mortintoj en 1468
يوهان جوتنبرج | Johannes Gutenberg | Йохан Гутенберг | Johann Gutenberg | Johannes Gutenberg | Johannes Gutenberg | Johann Gutenberg | Johannes Gutenberg | Johann Gutenberg | Johannes Gutenberg | Johannes Gutenberg | Johannes Gutenberg | Johannes Gutenberg | Johannes Gutenberg | Johannes Gutenberg | יוהן גוטנברג | Johannes Gutenberg | Johannes Gutenberg | Johann Gutenberg | Johann Gutenberg | ヨハネス・グーテンベルク | Johann Gutenberg | გუტენბერგი, იოჰან | Iohannes Gutenberg | Johanas Gutenbergas | Johannes Gutenberg | Johannes Gutenberg | Johann Gutenberg | Johann Gutenberg | Johannes Gutenberg | Johannes Gutenberg | Johann Gutenberg | Гутенберг, Иоганн | Johann Gutenberg | Johann Gutenberg | Johannes Gutenberg | Johann Gutenberg | Johann Gutenberg | Johannes Gutenberg | Јохан Гутенберг | Johannes Gutenberg | குட்டன்பேர்க் | โยฮัน กูเตนแบร์ก | Johannes Gutenberg | Ґутенберґ Йоганн | Johannes Gutenberg | 约翰内斯·古腾堡
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Johannes Gutenberg".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world