article

Geografio > Eŭropo > Italio


Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da Vinci, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio Vivaldi kaj multaj aliaj.

Ĉefaj urboj


(milionoj en 2000, takso)

Vidu Listo de urboj de Italio

Religioj kaj lingvoj


  • Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
  • Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.

Regionoj


Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto

Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj.

Ceteraj informoj


  • Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
  • Urbanoj: 67% (2000)
  • Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
  • Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
  • Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
  • Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
  • Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
  • Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
  • Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
  • Alfabeteca: 98% (1998, takso)
  • Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
  • Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
  • Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
  • Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
  • Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
  • Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
  • Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
  • Inflacio: 1,7% (1999)
  • Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
  • Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)

Esperanto-movado


Vidu: Historio de Esperanto en Italio | Italio

Italië | Italien | Italia | إيطاليا | Italia | Італія | Италия | Italija | Itàlia | Itálie | Yr Eidal | Italien | Italien | Ιταλία | Italy | Italia | Itaalia | Italia | ایتالیا | Italia | Itaalia | Italie | Italie | Itaalje | An Iodáil | An Eadailt | Italia | Ikalia | איטליה | इटली | Italija | Itali | Olaszország | Italia | Italia | Italia | Ítalía | Italia | イタリア | იტალია | ಇಟಲಿ | 이탈리아 | Îtalya | Itali | Italia | Italien | Italië | Italija | Itālija | Itali | Italja | Italy | Italia | Italien | Italië | Italia | Italia | Итали | Włochy | Itália | Italia | Italia | Италия | इटली | Itàlia | Italia | Italija | Italy | Taliansko | Italija | Italia | Италија | Italien | இத்தாலி | ประเทศอิตาลี | Italya | İtalya | Італія | اٹلی | Itałia | איטאַליע | 意大利 | Italia

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Italio".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld