Isaac ASIMOV AZimov (ĉ. 2-a de januaro, 1920 – 6-a de aprilo, 1992) estis rus-devena usona verkisto de sciencfikcio kaj sciencfakto. Kvankam li verkis centojn da libroj pri scienco por laikoj, lia famo devenas de liaj noveloj kaj romanoj pri robotoj, la serio Foundation (historio pri la estonta galaksio), kaj la novelo Nightfall ("Noktiĝo").
Asimov naskiĝis en la Rusio de Lenino, sed plenaĝiĝis kaj plejparte loĝis en Novjorko.
Lia sciencfikcio estis plejparte verkita inter la jaroj 1939 kaj1957, kaj inter 1982 kaj 1992. Dum aliaj periodoj li precipe skribis por popularigi sciencon. Asimov laboris kiel profesoro de bioĥemio ĉe la Universitato de Boston inter 1949 kaj 1958, esplorante pri nukleacido, sed post 1958 li laboris sole kiel aŭtoro. Asimov verkis ĉirkaŭ 500 librojn.
El liaj libroj pri scienco, la majstra verko estas ''Asimov's New Guide to Science'' ("La Nova Gvidlibro al Scienco de Asimov", 1984).
La robotoj de Asimov, por vivi paceme en homa socio, devas obei tri leĝojn:
La Tri Leĝoj de Robotiko
- Roboto ne difektigu homon aŭ, per senagado, lasu homon difektiĝi.
- Roboto devas obei ordonon donita al ĝi de homo, krom se la ordono kontraŭdiras la Unuan Leĝon.
- Roboto devas gardi sian ekzistecon, krom se tio kontraŭas la Unuan aŭ Duan Leĝon.
-- Manlibro de Robotiko, 56-a eldono, 2058 p.K.
La sciencfikcio de Asimov skize kaj hazarde priskribas la venontajn 23 mil jarojn da historio. La historio konsistas el tri epokoj:
Mortintoj en 1992 | Naskiĝintoj en 1920 | Sciencfikciaj verkistoj | Usonaj verkistoj
إسحاق أسيموف | Айзък Азимов | আইজাক আসিমভ | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Ισαάκ Ασίμωφ | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | آیزاک آسیموف | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | אייזיק אסימוב | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | アイザック・アジモフ | Isaac Asimov | Aizeks Azimovs | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Азимов, Айзек | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Isaac Asimov | Исак Асимов | Isaac Asimov | ไอแซค อสิมอฟ | Isaac Asimov | Азимов Айзек | 艾萨克·阿西莫夫
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Isaac Asimov".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world