WorldWideWebAroundWikipedia.png ĉirkaŭ Vikipedio.]] Interreto (nomita unue anglalingve kiel Internet) estas tutmonda alirebla sistemo de komputilaj retoj, kiu transsendas datumon laŭ Interreta Protokolo kaj multaj aliaj protokoloj. Ĝi konsistas el miloj de pli malgrandaj komercaj, organizaciaj, akademiaj, registaraj, kaj personaj komputilaj retoj. Ĝi portas variajn informojn kaj servojn, kiel retpoŝto, retbabilo, kaj la interligitaj retpaĝoj kaj aliaj dosieroj de la Tut-Tera Teksaĵo. Pli ĝenerale, interreto (minuskla) estas iu aro de interkonektitaj komputiloj.
Je 1-a de januaro 1983, la centra retprotokolo de ARPANET ŝanĝiĝis de NCP al TCP/IP, kiu markas kiel komenco de la Interreto, kiel ni konas ĝin nun. Alia grava klopodo en disvolvado de la Interreto estis konstruado de universitata ĉefreto (la NSFNet) en 1986 de la Nacia Scienca Fondaĵo. Gravaj apartaj retoj kiuj estis sukcese akomoditaj en la Interreto inkluzivas Usenet kaj Bitnet.
La reto havigas publikan fasadon en la 1990-aj jaroj. En 1989, Tim Berners-Lee eklaboris HTTP, HTML, kaj la unuaj pluraj retpaĝoj ĉe CERN en Svislando. En aŭgusto 1991, li publikigis sian projekton Tut-Tera Teksaĵo. Kelkaj akademiaj kaj registraraj institucioj kontribuis paĝojn, sed la vasta publiko jam ne vidis ilin. En 1993, la unua versio de Mosaic retumilo estis eldonita, kaj ekde frua 1994, intereso de la publiko kreskis. En 1996 la vorto "Interreto" igis oftan terminon, sed ĝi rilatis preskaŭ tute al la TTT.
Dume, trans la tuta jardeko, la Interreto sukcese sorbis la plejparton de antaŭe ekzistantaj komputilaj retoj, kvankam iuj retoj kiel FidoNet ankoraŭ apartas. Ĉi tiu kresko ofte atribuis al la manko de centra administrado kiu permesas organan kreskon de la reto. Ankaŭ, la neproprieteco de la Interreto kuraĝigas interoperacieblecon kaj malebligas al unuopaj firmaoj tro kontroli la reton.
La interretaj protokoloj devenas de diskutadoj en la Internet Engineering Task Force (IETF esperante Interreta Inĝenierarto Task-komitato) kiuj estas malferma al publika partpreno kaj kontrolo. Ĉi tiuj komitatoj produktas dosierojn kiuj estas nomitaj "Petoj por Komentoj" dokumentoj. Iu de la dokumentoj estas levata al la nivelo de "Interreta Normo" de la Interreta Arkitektura Komitato (IAB aŭ Internet Architecture Board anglalingve).
Ankaŭ vidu: Meetup Semantika Reto
Internet | ድኅረ ገጽ መረብ | إنترنت | Internet | İnternet | Інтэрнэт | Интернет | ইন্টারনেট | Internet | Internet | Internet | Internet | Internet | Rhyngrwyd | Internet | Internet | Διαδίκτυο | Internet | Internet | Internet | Internet | اینترنت | Internet | Internet | Alnet | Internet | Internet | Ynternet | Idirlíon | Internet | אינטרנט | इंटरनेट | Internet | Internet | Internet | Internet | Internet | Internetið | Internet | ᖃᕆᓴᐅᔭᒃᑯᑦ ᑎᑎᕋᖅᓯᒪᔪᑦ | インターネット | ინტერნეტი | ಅಂತರ ಜಾಲ | 인터넷 | Înternet | Интернет | Interrete | Internet | Internet | Internetas | Internets | Интернет | Internet | Internet | Internet | Internett | Internett | Enternette | Интернет | Internet | Internet | Internet | Internet | Интернет | आन्तरजालम् | Internet | Internet | Internet | Internet | Medmrežje | Internet | Интернет | Internét | Internet | Intaneti | இணையம் | อินเทอร์เน็ต | Internet | Intanet | Internet (özel isim) | Päräwez | ئخەلقارالىق تور | Інтернет | شبکہ | Internet | Internet | Vüresod | Daegntoele | אינטערנעט | 互联网 | 互聯網
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Interreto".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world