article

La Internacia Atomenergia Organizo (IAEO, angle: International Atomic Energy Agency, IAEA) estas scienca-teknika organizo de Unuiĝintaj Nacioj kaj servas la internacian kunlaboron sur tereno de la nuklea energio. La IAEO kunlaboras por la paca uzado de la nuklea energio kaj radioaktivaj materialoj kaj samtempe kontrolas la misuzon de tiuj kaj la teknologio.

Organizaĵo


La IAEO fondiĝis 29-an de julio 1957 ene de la programo "Atoms for Peace" kiel suborganizo de UNO kaj kun sidejo en Vieno, UNO-City (Aŭstrio). La regionaj oficejoj ekzistas en Ĝenevo, New York/Usono, Toronto/Kanado kaj Tokio/Japano.

La nuklearteknologia oficejo troviĝas en Seibersdorf 30 km for de Vieno, alia nuklea esplorejoj de IAEO troviĝas en Monako kaj Triesto/Italio.

La nuna ĝenerala direktoro (komence de 2005) estas Mohamed ElBaradei.

En 2004, la organizo havis ĉ. 2200 laboristojn (el tiuj ĉ. 350 kontrolistojn) el pli ol 90 landoj. La ses ĉefaj sekcioj de IAEO:

  • Teknika kunlaboro
  • Nuklea energio
  • Nuklea sekureco
  • Administrado
  • Nukleaj sciencoj kaj uzoj
  • teleobservado ("Safeguards")

Pri la programoj kaj monoj decidas 35-ana gubernia konsilantaro kaj la ĝenerala kunveno de ĉiuj membroŝtato. La regula buĝeto en 2004 estis ĉ. 270 milionoj da dolaro|US $" target="_blank" >*. Kiel aldona mono venis ankaŭ 75 mio. USD. La elspezojn de la organizo kontrolas ĉijare ekstera aŭditoro (angle External Auditor). La eksternan aŭditoron elektas la Ĝenerala Konferenco (General Conference).

La sciigoj, analizoj pri la agado de IAEO estas regule kaj laŭbezone publikitaj antaŭ la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Ĝenerala Asembleo de UN. La organizo kaptis surmonde atenton pro ties komisio en Irak antaŭ la komenco de la milito en 2003.

Usona skandalo ĉe IAEO


En decembro de 2004 estis publikita, ke Mohamed ElBaradei - estro de la organizo - estis ekde 1997 subaŭskultita. ElBaradei montris indignon, kvankam li suspektis la kaŝobservon, kio verŝajne celis kolekti informojn por lia forigo.

Nobelpremio


En 2005, kune kun ĝia Ĝenerala Direktoro Mohamed ElBaradei, la Internacia Atomenergia Organizo gajnis la Nobelpremion pri Paco.

retpaĝoj


Nobelpremio pri paco | Internacia organizaĵo | Nuklea energio | IAEA organizational chart 2005-09-17.gif

Vidu ankaŭ jenon:


الوكالة الدولية للطاقة الذرية | Agència Internacional de l'Energia Atòmica | Mezinárodní agentura pro atomovou energii | IAEA | Internationale Atomenergieorganisation | International Atomic Energy Agency | Organismo Internacional de Energía Atómica | آژانس بین‌المللی انرژی اتمی | Kansainvälinen atomienergiajärjestö | Agence internationale de l'énergie atomique | הסוכנות הבינלאומית לאנרגיה אטומית | Badan Tenaga Atom Internasional | Agenzia Internazionale per l'Energia Atomica | 国際原子力機関 | 국제원자력기구 | Меѓународна агенција за атомска енергија | Internationaal Atoomenergie Agentschap | Det internasjonale atomenergibyrået | Det internasjonale atomenergibyrået | Międzynarodowa Agencja Energii Atomowej | Agência Internacional de Energia Atómica | Международное агентство по атомной энергии | International Atomic Energy Agency | Mednarodna agencija za jedrsko energijo | IAEA | பன்னாட்டு அணுசக்தி முகமையகம் | สำนักงานพลังงานปรมาณูระหว่างประเทศ | Uluslararası Atom Enerji Ajansı | Cơ quan Năng lượng Nguyên tử Quốc tế | 国际原子能机构

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Internacia Atomenergia Organizo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld