Informo estas ĝenerala termino, kiu signifas:
Ne ĉiu informo estas vera. Tamen ankaŭ el nevera informo eblas ekscii faktojn ; pri la informanto.
Ĉiu sin informas tage pri multaj aferoj. Multaj de la informoj, kiujn individuoj ricevas estis jam kolektitaj per informservoj. Estas multaj mondaj informservoj, kiuj donas informojn al la publiko per ĵurnaloj, radio, kaj televido. Reuters, Associated Press, Agence France Presse, Interfax, kaj CNN estas inter la plej konataj internacie. Informo estas havebla pri ĉiuj temoj. Aferistoj povas sekvi la supreniĝojn kaj subeniĝojn de la borso dum politikistoj rigardas tion, kio okazas en sia ĉefurbo. Sportŝatanto ofte direkte havas informon pri sia teamo. La reto estas bone konata sistemo de rapida informo por ĉiu.
La kvara difino (supra) parolas pri sekretaj informaĵoj. Tio povas rilati al informo pri la kapabloj kaj intencoj de komercaj konkurantoj, fremdaj registaroj, aŭ al tiuj, kiuj intencas malutili onin. Normale la kolekto de informoj pri komercaj konkurantoj nomiĝas ekonomia spionado, pri fremdaj registaroj spionado, kaj pri grupo aŭ personoj kun malaj intencoj, kiel fremdaj spionoj, teroristoj aŭ narkotrafikantoj, nomiĝas kontraŭspionado.
Komunikado | Informatiebord.JPG | Info.png
Информация | Informació | Information | Information | Πληροφορία | Information | Información | Informatsioon | اطلاعات | Tieto | Information | Informazione | 情報 | 정보 | Informatie | Informasjon | Informacja | Informação | Informaţie | Information | Informacija | Information | Інформація | 信息