article

Ideogramo, strikte definita, estas skribaĵo bilda por montri vorton aŭ koncepton; ideogramaro estas sistemo skribi pere de ideogramoj. Pura ideogramaro, t. e. konsistanta nur el bildoj por ĉiuj aferoj kaj pensoj, ne ekzistas; ĉiuj ideogramaroj por plifaciligi jam kompleksan sistemon utiligas rebusojn kaŭ intermiksaĵon de gramatikaj, silabaj aŭ eĉ unusonaj signoj.

Ekzemple, la ĉina ideogramaro uzas signon de drako (龙 - lóng) plus signo de orelo (耳 - ěr) por montri ideon pri surdeco (聋 - lóng). Tiu estas fakte kunmetaĵo de eroj fonetika (drako kaj surdeco estas samsonaj lóng) kaj signifodetermina (orela), kvankam mensbildiga frazo kiel "drako kiu enblovas orelon per fajro" povas servi kiel memorhelpilo.

Ideogramaroj estas la plej antikva maniero esprimi sin, trovebla jam antaŭ jarmiloj sur kavernaj muroj (kvankam ne tiam plenskriben evoluiĝinta). La antikvaj Egiptoj kaj Majaoj uzis ideogramarojn. Hodiaŭ, ilin ĉefe utiligas la Ĉina kaj la Japana, sed eĉ iomgrade la eŭropanoj, ekzemple sur trafikaj ŝildoj.

Malavantaĝoj estas ke ideogramaroj malfacile lerneblas - ekzemple, ordinara ĉino devas enmensigi ĉirkaŭ 4000 signojn el totala ekzisto de pli ol 60 mil. Avantaĝo estas, ke longaj ideoj kaj pensoj esprimeblas simple per kelketaj signoj.

Ideogramaroj (ĉe)Afrikaj

Ideogramaroj Orientaziaj

Ideogramaroj Amerikaj

Ideogramaroj Planitaj


Vd. ankaŭ Planskriboj

Skribo

Vidu ankaŭ jenon:


Eksteraj ligiloj


http://www.artlebedev.ru/kovodstvo/78 http://www.sunhome.ru/religion/1601 http://www.pinyin.info/readings/texts/ideographic_myth.html http://www.aiga.org/content.cfm?ContentAlias=symbolsigns

Ideograma | Ideogram | Schriftzeichen#Ideogramm | Ideogram | Ideograma | Idéogramme | Ideograma | אידאוגרמה | Ideogramma | 表意文字 | 표의 문자 | Ideogram | Pismo ideograficzne | Ideograma | Ideogramă | Идеограмма | Ideogram | 形意文字

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Ideogramo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld