article

Howard CARTER KARte (naskiĝis 1874, mortis 1936) estis brita egiptologo kaj arkeologo, kiu fosis en el-Arman, Veseto kaj Reĝa Valo, kie li en 1922 malkovris la tombon de faraono Tutanĥamono. Liajn laborojn ebligis mecenato, lordo Carnarvon. La malkovro estis la plej signifa arkeologia evento de la 20-a jarcento kaj de egiptologio kaj vekis grandan intereson pri la egipta civilizacio en la tuta mondo. Pri la evento estis verkitaj multaj libroj, same ankaŭ biografioj de H. Carter.

La laboron de H. Carter popularigis C. W. Ceram en siaj popularsciencaj verkoj pri arkeologio, romanojn verkis Christian Jacq (Kazo Tutanĥamono) kaj Phillipp Vandenberg (Reĝo el Luksoro).

En 2001 brita egiptologo Gerald O'FARRELL publikigis libron The Tutankhamun Deception ("Tutanĥamona Trompo"), en kiu li kulpigis ambaŭ virojn pri kolosa trompo. Laŭ li ili malkovris la kripton jam en 1914 per subteraj koridoroj, kiuj kunigas la sistemon de kriptoj en la Reĝa Valo, kun helpo de la rabista familio El-Rassul forŝtelis 80% de la riĉaĵoj kaj nur poste aranĝis spektaklon pri la malkovro. Ili sopiris ne nur monon, sed ankaŭ gloron de plej grandaj arkeologoj, plie la sensacio altigis la prezon de ĉio kelkoble.

La suspekton vekis pluraj malkoincidaĵoj. Ĉiuj objektoj el la Tutanĥamona kripto, kiuj nun troviĝas en la mondaj muzeoj, devus okupi ne nur negrandan kripton mem, sed ankaŭ antaŭĉambron, kiu laŭ oficiala versio estis elrabita jam en la antikva tempo kaj plenigita per ŝtonoj. En la rakontadoj de Carter estas kontraŭdiroj, kiuj pruvas, ke li mensogis en multaj aferoj. Konserviĝis foto de ekranmuro, kiun Carter detruis, kun mallertaj imitaĵoj de la egipta pentroarto (kial arkeologo detruis 3000-jaran muron?). Inspektoroj trovis en lia laborejo kaŝitan statuon, kiun li ne registris en katalogo. Li fanfaronis, ke li trovis ankaŭ papirusojn kun tekstoj pri la vivo de la juna faraono, sed tiujn li neniam publikigis, ktp.

Naskiĝintoj en 1874 | Mortintoj en 1936 Dosiero:Lŭor, West Bank, home of Howard Carter, Egypt, Oct 2004.jpg| Dosiero:Howardcartertut.jpg| Dosiero:Plate LXXA.jpg|

Eksteraj ligiloj


http://www.ashmol.ox.ac.uk/gri/4search.html http://www.ashmol.ox.ac.uk/gri/4tut.html http://www.imdb.com/title/tt0483603 http://www.findagrave.com/cgi-bin/fg.cgi?page=gr&GRid=3665&pt=%3Cb%3EHoward%3C/b%3E%20Carter

Хауърд Картър | Howard Carter | Howard Carter | Howard Carter | Howard Carter | Howard Carter | Howard Carter | Howard Carter | Howard Carter | Howard Carter | Howard Carter | ハワード・カーター | Howard Carter | Howard Carter | Howard Carter | Howard Carter | Howard Carter | Говард Картер

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Howard Carter".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld