Hiperventolado laŭlitere signifas troan (hyper) spiradon (ventolado). Oni spiras pli rapide ol normale. Depende de la situacio oni spiras profunde aŭ malprofunde.
Ĉar oni devas altigi la karbondioksidan titron, estas plejbone por denove enspiri la elspiritan aeron. En ĝi ja estas sufiĉe da oksigeno, sed la titro da karbona dioksido estas pli alta, pro kio la pulmoj transdonas malpli da karbona oksido al la. Por altigi la titron da CO2 oni prefere uzu pecon da ŝpructubo de ĉ. 20 cm por spiri tra ĝi anstataŭ la multrekomendita plasta saketo.
Kontraŭe al tio kion multaj homoj timas, ĉi tiu tipo da hiperventolado malofte kondukas al sveno. Se tio tamen okazas pro tio la spirado normaliĝos kaj oni aŭtomate rekonsciiĝas. Tia hiperventolado ofte okazas ĉe cetere sanaj homoj. Oni ofte povas pliklarigi la diagnozon per lasi la paciento intence hiperventoladi dum 1 ĝis 2 minutoj en la konsultejo: ofte la pacientoj tiam rekonas la tiam aperantajn simptomojn. Per tio oni ne tute atingis la celon: atakoj de hiperventolado estas, precipe kiam ili pli ofte okazas, fakte manifestado de sube kuŝanta panikmalhelpo, kiu povas esti psikiatrie kuracata.
Konata enfalujo estas ke atako de hiperventolado kelkfoje estas kaŭzata de akuta malsano kiel koratako. Vera atako de hiperventolado – ne ekskludas aliajn afekciojn!
En tiu kazo por la paciento estas vivonecesa por hiperventoladi, ĉar oni mortos pro tro acida sango. Ĉe la homo, por povi postvivi, la pH de la sango daŭre devas esti inter 7,35 kaj 7,45.
En la kazo de hipoksio oni devas doni ekstran oksigenon. En la aero estas 21% da oksigeno, je marnivelo tio havas premon de 0,21 baroj. Per la aldono de oksigeno, la elcento da oksigeno plialtiĝas en la enspirata aero kaj pli da oksigeno povas esti ensorbata de la sango.
Pro tio montgrimpantoj ofte kunportas oksigenujojn.
Astma paciento ankaŭ povas preni kuracilon por finigi siajn bronkospasmojn. Tio eblas per B-blokiloj en aerosolo.
Dum forta streĉado kaj nesufiĉe da oksigeno, la korpo povas kelktempe transiri al energifonto kiu ne bezonas oksigenon. La korpo tiam jes poduktas laktoacidon, kio kaŭzas muskolkramfojn kaj muskoldoloron.
Anatomio | Medicino | Simptomo
Hyperventilation | Hyperventilation | Hyperventilaatio | Hyperventilation | Hyperventilatie
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Hiperventolado".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world