article

Filozofio > Hegelo


Hegel portrait by Schlesinger 1831.jpg Georgo Vilhelmo Frederiko HEGELO (1770-1831) (germane: ''Georg Wilhelm Friedrich HEGEL'' vilhelm fridriĥ hegel) estis germana profesoro kaj giganto de la okcidenta filozofio de la 19-a jarcento. Li estis la ĉefa influanto de multe de la filozofio de la 19-a jarcento kaj precipe de Markso.

Vivo

Hegelo naskiĝis en Stutgarto, Germanio je la 27-a de aŭgusto 1770, kiel filo de burokrato. Ĉe gimnazio li studis la klasikajn verkojn de la greka kaj la latina. Li decidis fariĝi pastro kaj, ĉe la seminario de Tübingen li studis filozofion kaj teologion. Tie la filozofo Schelling kaj la poeto Friedrich Hölderlin estis liaj amikoj. Li decidis sin tamen kontraŭ pastreco kaj anstataŭe gajnis monon kiel guvernisto. Sed en 1797, kiam li estis 27-jara, lia patro mortis kaj Hegelo heredis sufiĉe por liberigi sin de laboro. Ekde tiam, li studis, tute elspezis sian heredaĵon, ŝanĝadis profesiojn, havis familion (kaj eĉ bastardon -- Ludoviko), verkis pri filozofio kaj estis gimnaziestro en Nurenbergo (1808-1816), profesoro de filozofio ĉe Heidelberg (1816-1818) kaj ĉe Berlino (1818-1831). Li mortis je la 14-a de novembro 1831 en Berlino.

Verko

Laŭ Hegelo kiel baza procezo de la mondo, je ĉiu nivelo, plenumiĝas jena dialektiko:

tezo + kontraŭtezo --> sintezo''

Ĉe la komenco de la mondo ekzistis esto (tezo), el kiu naskiĝis la malo, malesto (antitezo), per unuiĝo formiĝas nova esto (sintezo). Tiel la mondo disvolviĝas logike, racie kaj progreseme: astro al tero, mineralo al planto, planto al animalo, animalo al homo, homo al ŝtato (precipe regno), paganismo al kristanismo, ktp. De la pli simpla al la pli malsimpla, de la malpli bona al la pli bona, adadade. Tia logiko formas la mondon fizikan, la mondon politikan, la mondon belartan, ktp, ĉiam ĉie, fraktale.

Ĉi tiu procezo finos en Absolutan Spiriton, kiam ni scios ĉion kaj vidos Dion.

Hegelo kredis ke kristanismo estis simpla kaj mitama versio de sia filozofio.

Ĉi tiu estas la dialektiko, kiun Markso, kaj poste marksismo, uzis por interpreti kaj kompreni historion kaj socion.

Hegelo estis grave influita de (kvankam ofte kaj sane malkonsentis kun) la grekoj, Spinozo, Rousseau, Kantio, Fichte kaj Schelling.

Post Morto


Post sia morto, la influo de Hegelo estis granda. Li influis multajn filozofojn -- ekzemple:

Je la fino de la 19-a jarcento preskaŭ ĉiu universitata filozofo estis hegela. Ili vidis la mondon kiel la disvolviĝon kaj progreson de historio, kie ŝanĝo kaj malakordo estas la normo. En la 20-a jarcento Hegelo eksmodiĝis kaj daŭris plejparte per marksismo.


Filozofoj | Mortintoj en 1831 | Naskiĝintoj en 1770 Dosiero:Hegel.jpg| Dosiero:Grave-of-Hegel.jpg| Dosiero:Antonello da Messina 061.jpg|

Eksteraj ligiloj


http://plato.stanford.edu/entries/hegel http://www.hegel.org http://hegel.net http://www.class.uidaho.edu/mickelsen/texts/Hegel%20-%20Philosophy%20of%20History.htm

جورج فيلهلم فريدريك هيغل | Георг Гегель | Георг Хегел | গেয়র্গ ভিলহেল্ম হেগল | George Wilhelm Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | هگل | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | גיאורג וילהלם פרידריך הגל | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | ゲオルク・ヴィルヘルム・フリードリヒ・ヘーゲル | 게오르크 빌헬름 프리드리히 헤겔 | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Georgius Wilhelmus Fridericus Hegel | Georgas Vilhelmas Frydrichas Hėgelis | Георг Вилхелм Фридрих Хегел | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Гегель, Георг Вильгельм Фридрих | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Георг Вилхелм Фридрих Хегел | Friedrich Hegel | Georg Wilhelm Friedrich Hegel | Геґель Ґеорґ Вільгельм Фрідріх | 黑格尔

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Hegelo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld