article

Hamid Karzai (* 24-a de decembro 1957 en Karz proksime al Kandahar/Afganistano; darie: حامد كرزاي ,) estas prezidanto de Afganistano ekde 2001.

Li devenas el la popolo de paŝtuoj kaj estas ano de la potenchava Popalzai-klano, el kiu venis multaj afganaj reĝoj.

Li studis inter 1979 ĝis 1983 politikon en la Himachal-a Universitato en Simla, Barato, kaj revenis en Afganistanon nur fine de la 1980-aj jaroj, por apogi la kontraŭsovetajn fortojn.

Post la studado li ofte vizitas Usonon, kie multaj familianoj vivas. Ekde tiu tempo li verŝajne strikte kunlaboris kun CIA. Post la retiro de la sovetaj trupoj, li estis ministro en la kabinedo de Burhanuddin Rabbani.

Kiam la Talibanoj aperis fine de la 1990-aj jaroj sur la politika scenejo, li komence apogis ilin. Li poste rompis la rilaton al Talibanoj, kiuj eble murdis lian patron.

Li fuĝis en 1996 al la ambasadejo de UNO. 1997 Karzai venigis kelkajn familianojn al Quetta kaj de tie faris klopodojn por reinstalo de reĝo Zahir Shah. Karzai vivis kelkajn jarojn en Usono, kie frato de li posedas sukcesan restoracio-ĉenon. Li iĝis direktoro de filio en Afganio de usona naftofirmao, kiu planas nun pasigi naftotubon tra la lando.

Post la teror-atakoj en Usono, Karzai kunlaboris kun USA, por forigi la Taliban-reĝimon kaj enpotencigi alian registaron. Li nomumiĝis jam la 4-an de decembro 2001 en la Afganistana Konferenco ĉe Bonn prezidanto de la provizora registaro. Li aperis ofte kun usonaj korpogardistoj, pro kio oni akre kritikis lin iĝi marioneto.

Li reelektiĝis en 2004 kiel Prezidanto, danke al la paŝtua plimulto.

retpaĝo


Naskiĝintoj en 1957 Dosiero:Karzai-usaid.PNG| Dosiero:Karzai.jpg| Dosiero:Karzai army.jpg|


Eksteraj ligiloj


http://emperors-clothes.com/interviews/lane.htm http://209.41.191.254/cnn.cfm?id=118579&category=Economy&Country=AFGHANISTAN http://www.csmonitor.com/2002/0610/p01s03e-wosc.html

Hamid Karzai | حامد قرضاي | Hamid Karzai | Hamid Karzai | Hamid Karzai | Hamid Karzai | Ḩāmid Karzay | حامد کرزای | Hamid Karzai | Hamid Karzaï | Hamid Karzai - حامدکرزى | हामिद करजई | Hamid Karzai | Hamid Karzai | ハーミド・カルザイ | 하미드 카르자이 | Hamid Karzai | Hamid Karzai | Hamid Karzai | Карзай, Хамид | Hamid Karzai | حامد کرزی | Hamid Karzai | Карзай, Хамид | Hamid Karzai | Hamid Karzai | Hamid Karzai | 哈米德·卡尔扎伊

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Hamid Karzai".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld