article

Grupo de la perioda tabelo estas ĉiu kolumno de la perioda tabelo. Ĉiu elemento de unu grupo havas la samnombran valentan elektronon kaj pro tio ili havas similajn proprecojn. Ekzistas 18 grupoj, el kiu 8 (grupoj 1, 2 kaj 13-18) estas ĉefgrupoj kaj 10 (grupoj 3-12) estas kromgrupoj. En la kromgrupoj troviĝas i.a. la transiraj metaloj. La atommaso, de la elementoj kreskas en unu grupo desupre al subo. La eletronegativeco de la elementoj malkreskas, la metaleco kreskas en unu grupo suben. Kelkaj grupoj estas kuntiritaj al blokoj.

Nomoj de la grupoj


Nomumo de la grupoj okazas per arabaj ciferoj (1..18) kaj tiel sekvas la nun validan IPUAC-konvencion, kio devas anstataŭigi la malnovajn IPUAC kaj CAS-konvenciojn. . Ĉar la unuopaj elementoj de la sama grupo montras similajn kemiajn proprecojn, kelkaj gruppoj havas ankaŭ specialan nomon. Inter la krampoj (IA,IA) aperas unua la malnova IUPAC-numero kaj poste la CAS-numero (tiuj rilatas al la t.n. kurtperioda tabelo, la IUPAC-numeroj al la longperioda tabelo). La malnova IUPAC-sistemo estis disvastiĝinta en Usono, la CAS-sistemo en Eŭropo. En la CAS-sistemo uzatas la litero A por la ĉefgrupoj kaj B por la kromgrupoj. En la malnova IUPAC-sistemo staris A sur la maldekstra kaj B sur la dekstra flanko de la perioda tabelo.

Kelkfoje oni rigardas – pro la similaj kemiaj proprecoj – ankaŭ la seriojn de lantanoidoj kaj aktinoidoj kiel grupo. Ĉe tiuj estas peligita iom post iom la f-orbitalo.

Kemio

Eksteraj ligiloj


http://nl.wikipedia.org/wiki/Chemische_groep http://www.webelements.com/webelements/properties/text/definitions/group-number.html

Periodieke tabel groep | مجموعة جدول دوري | Grupu de la tabla periódica | Група на периодичната система | Grup de la taula periòdica | Skupina (periodická tabulka) | Gruppe des Periodensystems | Periodic table group | Grupo de la tabla periódica | Ryhmä (jaksollinen järjestelmä) | Groupe du tableau périodique | Flokkur (lotukerfið) | Gruppo della tavola periodica | 元素の族 | 주기율표 족 | Rōpū ripanga pūmotu | Chemische groep | Gruppene i periodesystemet | Grupo (Química) | Grupele tabelului periodic | Skupina periodnega sistema | Golongan tabel periodik | Periodiska systemets grupper | หมู่ในตารางธาตุ | 族 (化学)

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Grupo de la perioda tabelo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld