Geografio>Nederlando>Groningen (provinco)>Groningen<Urbo
En la vasta regiono Groningen estas nomita "Stad" ("Urbo"). La lokanoj mem diras: D'r is mor ain stad en dat is Stad ("Estas nur unu urbo kaj tio estas Urbo"). la enloĝantoj nomiĝas "Stadjer" ("urbulo"). La urbanoj ankaŭ nomas ilian urbon karese "Groot Loug", tio estas "Granda Vilaĝo".
Groningen estiĝis sur la plej norda parto de la Hondsrug, sabla altaĵo en la provincoj Drenthe kaj Groningen. Komence estis vilaĝo, kiu disvolviĝis al grava komerca centro. En la 13-a jarcento la loko konstruis murojn je propra iniciato, kaj en la sama periodo la urbo membriĝis en Hansa Ligo.
En 1614 fondiĝis universitato en Groningen kaj poste en la 17-a jarcento la urbo ekhavis novajn fortikaĵojn, desegnitajn de Menno van Coehoorn. En la tielnomata "Katastrofa Jaro" 1672 la urbo estis vane sieĝita de la episkopo de Münster, Bernhard VON GALEN. Ĉiujare je la 28-a de aŭgusto la urbo festas la venkon super la episkopo, surnomita "Bommen Berend" ("Bomboj-Bernardo").
La urbo daŭre estas grava el komerca vidpunkto. Krome ĝi havas nutraĵo-industrion (sukero, tabako, kafo). Kun du sukerofabrikoj Groningen estas la plej granda sukerurbo en Eŭropo.
Gravaj vidindaĵoj en la centro estas la Martini-turo (loka nomo: d'Olle Grieze, "la Malnova Griza") kaj apartenanta preĝejo apud la Granda Merkato, la Der Aa-Preĝejo, la kanalo Hoge der A kun siaj varejoj, la Princa Ĝardeno, la Urbodomo kaj kelkaj beginejoj. La Muzeo de Groningen estas moderna konstruaĵo sur artefarita insulo, apud la Stacidomo, kiu mem estas vidinda konstruaĵo el la 19-a jarcento. Aliaj muzeoj: Naturmuzeo (Praediniussingel), Universitata Muzeo (Oude Kijk in 't Jatstraat), Nederlanda Bildstriomuzeo (Westerhaven), Ŝipveturada Muzeo (Brugstraat), Grafika Muzeo (Rabenhauptstraat) kaj Etnografia Muzeo "Gerardus van der Leeuw".
Urboj de Nederlando | LocatieGroningen (city).png | RijksUniversiteit Groningen - University of Groningen.jpg
Groningen | Groningen | Groningen | Γκρόνινγκεν | Groningen (city) | Groninga (ciudad) | Groningen | Groningue (ville) | Grins (stêd) | Groningen | Groninga | フローニンゲン市 | Groninga (urbs) | Greuninge (stad) | Grunneng | Grunnen (stad) | Groningen (stad) | Groningen | Groninga (cidade) | Groningen (oraş) | Groningen (stad)
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Groningen (urbo)".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world