Gro Harlem BRUNDTLAND hArlem brIntlan (naskiĝis je la 20-a de aprilo, 1939) estis norvega kuracisto kaj politikisto, inter alie unua virina ĉefministro en Norvegio.
Gro HARLEM edziniĝis kun Arne Olav Brundtland en 1960. Ŝi edukiĝis kiel kuracisto sed jam en 1974 estis plentempa politikisto por la norvega Laborista partio.
Ŝi havas longan sperton en la norvega registaro, unue kiel ministro pri mediprotektado (1974-1979), poste kiel ĉefministro (1981; 1986-1989; 1990-1996). Ŝi estis populara ĉefministro kaj respektata politikisto ankaŭ ekster propra partio.
Gro Harlem BRUNDTLAND famiĝis ekster Norvegio unue pro ŝia estrado de Monda Komisiono pri Medio kaj Disvolvado, starigita de UN en 1983. Ŝi estis estrino de tiu komisiono, kiu liveris en 1986 raporton "Nia komuna estonteco".
En 1996 Gro Harlem BRUNDTLAND definitive forlasis norvegan politikon kaj en 1998 ŝi estis elektita kiel ĝenerala sekretario de Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, angle WHO, france OMS) por kvinjara periodo. Dum ŝia estrado en MOS, ŝi akre batalis kontraŭ povo de tabakaj firmaegoj.
Ŝi emeritiĝis en 2003.
Naskiĝintoj en 1939 | Norvegaj politikistoj | Norvegio | Gro Harlem Brundtland.jpg | Gro.jpg
Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | グロ・ハルレム・ブルントラント | Gru Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtland | Брундтланд, Гру Харлем | Gro Harlem Brundtland | Gro Harlem Brundtlandová | Гро Харлем Брунтланд | Gro Harlem Brundtland | 格罗·哈莱姆·布伦特兰
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Gro Harlem Brundtland".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world