article

Giuseppe PEANO (naskiĝis la 27-an de aŭgusto, 1858, mortis la 20-an de aprilo, 1932) estis itala matematikisto. Li estis unu el la kreantoj de simbola logiko kaj kreinto de Latino sine Flexione ankaŭ nomata Interlingua.

Peano naskiĝis en la bieno Tetto Galant for 5km de Cuneo, Italio, kie laboris liaj gepatroj. Li iris al lernejo de la vilaĝo Spinetta kaj poste en Cuneo. Ĉar onklo lia estis pastro en Torino, li iris tien por studi en la Ginnasio Cavour ekde 1873 kaj poste en la Universitato 1876.

Li fariĝis docento de infinitesima kalkulo en la universitato de Turino en 1884 kaj profesoro en 1890. Li ankaŭ havis la titolon profesoro de Accademia Militare de Torino, de 1886 ĝis 1901. Li estis internacie konata matematikisto, unu el plej gravaj en lia tempo.

Peano estis konata ankaŭ kiel la kreinto de planlingvo Latino sen fleksio, poste nomata Interlingua (ne konfuzu kun Interlingvao). Lia lingvo estis unu el la unuaj projektoj de naturalismaj planlingvoj. Peano kompilis vortaron de Interlingua en 1915 kaj li estis prezidanto de Academia pro Interlingua (la iama Kadem Volapüka). Malgraŭ ke li havis sian propran projekton, li laboris por la ideo mem de internacia lingvo kaj neniam kontraŭ aliaj projektoj.

Li mortis en Torino.

Naskiĝintoj en 1858 | Mortintoj en 1932 | Peano curve.png

Eksteraj ligiloj


http://home.att.net/~clairnorman/Peano2002.pdf http://www-gap.dcs.st-and.ac.uk/~history/Mathematicians/Peano.html http://lĝserver.uniba.it/lei/rassegna/000806.htm

Giuseppe Peano | Giuseppe Peano | Giuseppe Peano | Giuseppe Peano | Giuseppe Peano | Giuseppe Peano | Giuseppe Peano | Giuseppe Peano | ジュゼッペ・ペアノ | პეანო, ჯუზეპე | 주세페 페아노 | Giuseppe Peano | Giuseppe Peano | Giuseppe Peano | Пеано, Джузеппе | Ђузепе Пеано | Giuseppe Peano

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Giuseppe Peano".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld