La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland prononcita dojĉland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.
| (Pli Detale) |
Germanio situas en mez-eŭropo, inter 47°16'15" kaj 55°05'33" laŭ norda latitudo kaj inter 5°52'01" kaj 15°02'37" laŭ orienta longitudo. Germanio norde limas al Danio (sur longeco de 67 km), nordoriente al Pollando (442 km), oriente al Ĉeĥio (811 km), sudoriente al Aŭstrio (815 km, sen la limo tra la Konstanca Lago), sude al Svisio (316 km, inkluzive la limo de la eksklavo Büsingen, sed sen la limo tra la Konstanca Lago), sudokcidente al Francio (448 km), okcidente al Luksemburgio (135 km) kaj Belgio (156 km) kaj nordokcidente al Nederlando (567 km). La tuta longeco de limo estas 3.757 km. La nordokcidentaj marbordoj de Norda Maro kaj Balta maro formas naturan limon. En la sudo, Germanio havas porcion da Alpoj.
Baden-Virtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
La Alpoj estas la sola altmontaro en Germanujo. Tie situas la plej alta monto nomata Zugspitze (2.962 m). De la sudo ĝis la nordo la mezaltaj montaroj tendence plialtiĝas kaj vastiĝas. Plej alta mezmontara pinto estas la Feldberg (1.493 m) en la Ŝvarcvaldo.
Pli > Listo de riveroj en Germanio
Mezurite laŭ la marborda linio, Germanio havas rimarkindan kvanton da insuloj. En la Norda Maro la insuloj plejofte estas en arkipelagoj, kiuj antaŭsituas la firmteron kaj kiuj reprezentas reziduan firmteron separite de marbordo per landmalaltiĝo kaj sekvanta superakvigado. Tiuj estas subdividita en nord-frisajn kaj orient-frisajn insulojn, kiuj estas konsisteroj de la germana Vadmaro. La nord-frisaj insuloj apartenas al Ŝlesvigo-Holstinio kaj konsistas el la pligrandaj insuloj Sylt, Föhr, Amrum, Pellworm kaj Nordstrand kaj la konsiderinde pli malgrandaj Haligoj (insuletoj). La orient-frisaj insuloj, kiuj apartenas al Malsupra Saksio, estas tre simile laŭ grandeco kaj konstruo. Plej granda da tiuj insuloj estas Borkum. Specialkazo estas la tre malproksime situanta insulo Helgoland, la sola germana insulo en libera maro.
La insuloj situataj en la Balta maro tendence estas pli grandaj kaj pli reliefiĝaj. La plejgranda da tiuj kaj samtempe la plejgranda insulo de la tuta lando estas Rügen. Dua laŭ grandeco estas Usedom, kies orienta anguleto jam apartenas al Pollando.
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Se vi ne facile povas memori la kolorojn de la germana flago, ĵus rememoru la sekvantan: nigra kiel nokto, ruĝa kiel flamo, orflava kiel brulanta ardeco. Dum la piedpilka mondĉampionado 2006, en la semajnoj antaŭ germanio eksiĝis je la tria rango, estiĝs videblaj tra tiu tuta lando tiom multe da germanaj flagoj kiel ne viditaj ekde almenaŭ 1942.
Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Duitsland | Deutschland | Alemaña | Þēodiscland | ألمانيا | Alemaña | Almaniya | Германия | Njemačka | Alemanya | Německo | Германи | Yr Almaen | Tyskland | Deutschland | Γερμανία | Germany | Alemania | Saksamaa | Alemania | آلمان | Saksa | S'aksamaa | Týskland | Allemagne | Gjermanie | Dútslân | An Ghearmáin | A' Ghearmailt | Alemaña - Deutschland | גרמניה | जर्मनी | Njemačka | Németország | Germania | Jerman | Germania | Þýskaland | Germania | ドイツ | Jerman | გერმანია | ಜರ್ಮನಿ | 독일 | Almanya | Almayn | Germania | Däitschland | Duutsland | Alémani | Vokietija | Vācija | Tiamana | Германија | Ӂермания | Jerman | Ġermanja | Germany | Alemantlan | Düütschland | Duitsland | Tyskland | Tyskland | Alemanha | Герман | Niemcy | Alemanha | Germania | Germania | Ghirmânii | Германия | Zermània | Girmania | Duiska | Nemačka | Germany | Nemecko | Nemčija | Gjermania | Немачка | Tôitšhi | Jėrman | Tyskland | ஜெர்மனி | สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี | Alemanya | Siaman | Almanya | Німеччина | Germania | Đức | דײַטשלאַנד | 德国 | Tek-kok
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Germanio".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world