Gargantuo estas la ĉefa heroo de la dua libro de François Rabelais eldonita 1534. Ĉi romano kontinuas la sukcesoplenan historion de la unua libro, Pantagruelo (1532). Pro timo de cenzuro fare de la Universitato de la Sorbono, li publikigas ambaŭ verkojn sub kaŝnomo Alcofribas Nasier, anagramo de François Rabelais.
Kompleta titolo de la verko : La vie très horrifique du grand Gargantua, père de Pantagruel horenda vivo de la granda Gargantuo, patro de Pantagruelo.
= Prezento de la verko =
Literaturkursoj por francaj lernantoj kutime tute ignoras la Mezepokon kaj komencas tuj per François Villon aŭ Rabelezo. Gargantuo estas do amuza maniero enkonduki literaturon en Francio.
Poste, la tuta historio okazas nur en la tut-eta ĉirkaŭaĵo de la naskiĝloko de Rabelezo: Kiu interesiĝu pri tio? La krudeco de la vortoj, Rabelezo tute libere parolas pri merdo, kulo, nazelfluoj ktp. eble interesus kelkuloj; sed konsentinte, li havas medicinajn sciojn kaj scipovas mildigi sian vortelekton per helenaj derivaĵoj: Tiuj nekutimaj vortoj tuj imponas respekton kaj donas seriozan aspekton al la tuton!
Sed finfine, la scenaro estas ridinde maldika: Gargantuo naskiĝas, oni lernas iom pri lia infaneco, okazas tiu stulta milito pretekste de kelkaj panbulkojn kaj la venkintoj ricevas rekompencon. La historio entenus en du liniojn! Tamen, se sekvi la prologo, estas pli da profundeco en la verko. Fakte ni havas tri verkojn almenaŭ: Unu traktato pri pedagogio, une traktato pri la arto reĝi kaj unu utopia libro.
Indas mencii finfine, ke la libro estas manifesto de la humanisma idealo de la Renesanco. En tiu kadro, ĉiuspeca klarigo per "ĉar tiel estas" aŭ per "ĉar tiu diris" ne plu taŭgas.
Sulta religio, kie sufiĉas sekvi leĝojn aŭ komandojn de pratempuloj ne plu kontentas Rabelezo. La influo de la evangelismo de Lefevre d'Étaple kaj Erasmo, kritiko al la katolika eklezio senteblas diversloke. Rabelezo ekzemple pridubas la katolicismon de reĝoj kiuj nomas sin katolikaj: Reĝoj devus estri laŭ kristanaj leĝoj, kiel skribitaj en la evangelioj, kaj ne simple nomi sin katolikoj. Tion ne sufiĉas!
Rabeleza liberpensecon ankaŭ efikas sur edukada kampo: La nurlatina erudicio de la Mezepoko, kun ĉiama aludo al Plino la Juna, estas nun subjekto al kritiko, kaj ne malofte ĉe Rabelezo, preteksto por ridi. Kaj, kiel jam aludita en la paragrafo pri edukado, erudicio signifas de nun, multe scii pri ĉiuj fakoj! Oni rekonas tie la ideon de la Renesanco, scii pri ĉion.
= Resumo de la verko =
En prologo, Rabelezo alparolas la leganton por atentigi lin ke ne sufiĉas konsideri la eksteran formon de la libro, sed indas eltiri de ĝi la substantifique moëlle substantan medolon: La libro aspektas kiel nura farso, sed ĝi enhavas seriozan penson.
Grangousier patro de Gargantuo ŝategas manĝi. Li edziĝas kun Gargamelle [Gargamel, filino de la reĝo de la Papilioj. El tiu unuiĝo naskiĝas Gargantuo, kiun ŝi portis dek-unu monatojn: Laŭ Rabelezo, longa gravedeco estas antaŭsigno ke la ido estos « ĉefverko ». Gargamelle, graveda de Gargantuo, buĉigas centmilojn da bovoj por antaŭfasta festo, kaj invitas amikojn al tiu giganta manĝado. Spite al sia gravedeco kaj al la admonestoj de sia edzo, Gargamelle manĝegas tripojn kaj drinkegas vinon. Ili dancas, kantas, kverelas, ebrie parolas. Sed Gargamelle sentas tirojn en sia ventro, kaj naskigas Gargantuon per nekutima vojo: Li eliras el ŝia orelo kaj tuj petas drinki!
La patro ĝojkrias : « Que grand tu as granda ci havas, prononcu: Kegrantua». De tie la nomo Gargantua. Por lin nutri, necesas miloj da bovinoj. La infano estas vestito per senmezuraj ŝuoj, vestaĵoj, zono, spado. Grandgousier elektas la kolorojn blanka kaj blua. Rabelezo profitas la okazon por diskuti la signifon de koloroj ekde la antiko ĝis hodiaŭ.
Oni poste priskribas la infanecon de Gargantuo. Ĝis lia sesa jaraĝo, li rajtas fari ĉion ajn, kiom li volas, sen limito: li do manĝas, dormas, postkuras papiliojn laŭ plezuro. Li similas aliajn infanojn. Gargantuo ricevas lignoĉevalon, tiel ke li fariĝu lerta kavaliro. Li tiom interesiĝas pri rajdado ke li memfaras proprajn lignoĉevalojn. Gargantua havas spritan menson, kaj eĉ inventas pugpurigilon el junaj birdoj... Tiom da klereco estas por Grangousier nepre fleginda, li do sendas sian filon al fama teologisto Thubal Holoferno, por ke li lernu la latinan. Li tion faras laŭ mezepokaj metodoj: perkere, ambaŭdirekten, kaj en gotikaj literoj.
La patro rimarkas ke Gargantuo idiotiĝas. Kiam Holoferno mortiĝas, li decidas elekti Ponokrates, laŭ rekomendo de amikoj: La studentoj de Ponokrates estas invititaj kaj parolas tiel bele kaj facile ke Grandgousier tuj volas tiun instruiston por sia filo. La reĝo de Numidio sendas gigantan ĉevalinon: Dank'al tiu donaco, Gargantuo povas ekiri al Parizo por sekvi Ponokrates. Dumvoje, la ĉevalino forviŝas mukojn kum tiom da forto ke la tuta arbaro de Beauce estas detruita.
En Parizo, Gargantua faras diversajn stultaĵojn: Li urinas sur la loĝantoj kaj preskaŭ dronigas ĉiujn, li ankaŭ forprenas la sonorilojn de Notre-Dame por donaci ilin al sia ĉevalino.
La metodo de Ponokrates havas du etapojn. En la unua, li ne intervenas sed observas lian studenton. Poste, li donas al li horaron por organizi sian tagon en zorga studado. La Biblio estas la centro de la studado, sed ankaŭ sporto kaj higieno havas gravan rolon. Gargantuo tiel lernas ĉiujn metiojn kaj fariĝas erudiciulo.
Dum vinberkolektado, panistoj de la najbara reĝdomo trapasas, sed rifuzas vendi siajn panojn. Sekvas kverelo, post kiu la panistoj iras plendi al sia reĝo pri la okazaĵoj. Malbone insipirata de glorsojfantaj ĝeneraloj, la reĝo marŝas kun siaj trupoj en la landon de Grandgousier, detruante ĉion dumvoje. Tamen, dank'al siaj grandaj muroj, la monaĥejo de Seuillé rezistas. Frato Jean *, sentime eliras la murojn kaj tiel bastonfrapas la soldatojn ke ili mortas. Grandgousier auŝkultas la novaĵojn, sed nepre volas pacon.
Grandgousier skribas al Gargantuo por peti helpon. Samtempe, li sendas mesaĝulon al Pikrokolo, li eĉ sendas monon kaj panojn, — kaŭzo de la milito — sed Pikrokolo nur vidas en tio signon de malforto.
Gargantuo reveninte el Parizo partoprenas en la milito. Vole, kiam li detruas la kastelo de Vède, senvole, kiam lia ĉevalino urinas tiom ke la rivero superakvas kaj multaj malamikoj dronas.
Li finfine alvenas ĉe Grandgousier, kaj kombante sian hararon, vidas kanonkugloj defalantaj: Gargantuo ne rimarkis ilin dum li detruis la kastelon de Vède. Sekvas manĝado, sed Gargantuo deziras memprepari salaton: En la lektuko kaŝas ses pilgrimojn, kiujn Gargantuo preskaŭ manĝis.
Dum la vespermanĝo, Grandgousier klarigas al Gargantuo la kialon de la milito, kaj laŭdas la kuraĝon de frato Jean. Tion aŭdinte, Gargantuo ordonas ke oni venigu lin. Frato Jean estas tute agrabla kuntrinkulo, spite al ĉiuj kontraŭmonaĥaj antaŭjuĝoj. Post la manĝado oni ataku la armeon de Pikrokolo.
Sed Gargantuo ne kapablas dormi. Por lin helpi, la monaĥon konsilas lin preĝi psalmojn. Post du vortoj, Gargantuo endormiĝas. Meznokte, atako: Dum la batalo frato Jean restas pendigita al nuksarbo. La kunuloj liberas lin, ne sen primokoj. Frato Jean forlasas sian militvestojn kaj konservas nun bastonon.
Pikrokolo imagas sin ke Gargantuo kaj siaj kunuloj estas diabloj: Pro tio, li akvumigas sian soldatojn per benita akvo. Ili tamen ne povas rezisti kaj forkuras. Frato Jean postsekvas ilin, estas kapturata, sed sukcesos liberiĝi. Dumtempe, unu el la malamikoj, Tukedijono, kapturatas.
Grangousier decidas liberigi Tukedijonon, tiel ke li konvinku sian reĝon de la stulteco de la entrepreno. Tukedijo proponas al Pikrokolo ke li faru pacon, sed pro la donacoj de Grangousier, Hastivau pridubas la lojalecon de Tukedijono. Ĉi-lasta protestas kaj murdas Hastivau, kaj estas murdita de Pikrokolo. Milito pliiras, kaj la kastelo de Pikrokolo estas atakata. Pikrokolo foriras.
Tempo estas por paco: La soldatoj de Pikrokolo rajtas hejmeniri, kun iom da mono. Tamen, la konsilantoj de Pikrokolo restu prizonuloj. La herooj de la milito ricevas bienon kaj rajtojn, la kamparanoj monon por kompensi la detruojn kaŭzitaj de la milito.
Por rekompensi fraton Jean, Gargantuo donas al li la landon Telemo-n kie li konstruu monaĥejon, kie reĝu religio mala al ĉiuj aliaj. Baza vorto estu tie: libervolo. Oni longe priskribas la monaĥejon, ĝiajn konstruaĵojn, bibliotekojn ktp.
En la utopia monaĥejo rajtas eniri nur belajn sanajn homojn. Ili vivas laŭ propra volo, vestiĝas laŭ propra volo, kaj viroj eĉ rajtas viziti virinojn! Ĉiuj monaĥoj vere faras laŭ propra volo, ne ekzistas sonorilon por dikti al ili kiam ili kion faras. Fakte ili ĉiam rajtas foriri.
= Eksteraj Ligoj =
Gargantua und Pantagruel | Gargantua and Pantagruel | Pantagruel | גרגנטואה ופנטגרואל | Pantagruel | ガルガンチュワとパンタグリュエル | Gargantua en Pantagruel | Pantagruel | 巨人传
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Gargantuo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world