Gabriel Daniel FAHRENHEIT DAniel FArenhajt, laŭ aliaj fontoj Daniel Gabriel FAHRENHEIT (naskiĝis la 24-an de majo, 1686 en Danzig, mortis la 16-an de septembro, 1736 en Hago) estis pola fizikisto kaj konstruisto de mezuriloj.
Post la frua morto de la gepatroj Gabriel Daniel Fahrenheit komencis komercistan karieron en Amsterdamo, sed lia intereso pri natursciencoj fariĝis tiel granda, ke li pli kaj pli dediĉis sin al fizikaj eksperimentoj kaj al la konstruado de instrumentoj.
Por ampleksigi siajn sciojn, li vojaĝis i.a. tra Skandinavio, Anglio, Germanio kaj Francio. Ekde 1718 li tre sukcese prelegis pri natursciencaj temoj kaj en la jaro 1724 li fariĝis membro de la Londona Royal Society.
Fahrenheit kreis areometron, piknometron, hipsobarometron kaj termometron kun skalo, kiu ankoraŭ nuntempe en kelkaj landoj estas uzata por mezuri temperaturon.
Fizikistoj | Inventistoj | Naskiĝintoj en 1686 | Mortintoj en 1736
Габриел Фаренхайт | Gabriel Daniel Fahrenheit | Daniel Gabriel Fahrenheit | Gabriel Fahrenheit | Gabriel Fahrenheit | Gabriel Fahrenheit | דניאל פרנהייט | ガブリエル・ファーレンハイト | Gabriel Fahrenheit | Gabriel Daniel Fahrenheit | Фаренгейт, Габриель | Daniel Gabriel Fahrenheit | Daniel Gabriel Fahrenheit | Даніель Габріель Фаренгейт
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Gabriel Daniel Fahrenheit".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world