Futo estas mezurunuo de longo, diversa laŭ la landoj, valoranta proksimume trionon de metro (do ĉ. longon de piedo, t. e. 28-32 cm; tial la vorto venas el la angla foot=piedo; cetere preskaŭ ĉiu lingvo uzas la saman esprimon por futo kaj piedo). Uzi longon de piedo kiel mezurunuo ekzistis en preskaŭ ĉiuj kulturoj; la plej malnova konata norma mezureca piedo, futo, estis trovita en Sumero, kie difino de ĝi troviĝas sur statuo de Gudea en Lagaŝ, jare 2575 a. K.
1 futo = 12 coloj
La plej multaj landoj, kiuj iam uzis futojn, transiris al la metra sistemo, sed du difinoj de futo estas ankoraŭ uzataj hodiaŭ. La plej ofta estas la internacia futo (0,3048 m). Por termezurado en Usono estas uzata alia futo (12/39,37 m, proksimume 0,3048006096 m).
Mezurunuoj | Britanski merki za dalzhina Grinuich 2005.jpg
Фут | Stopa (jednotka délky) | Fod (længdeenhed) | Fuß (Einheit) | Foot (unit of length) | Pie (unidad) | Pied (unité) | רגל (יחידת מידה) | Piede (unità di misura) | フィート | Voet (lengtemaat) | Stopa angielska | Pé (unidade) | Фут | Čevelj (dolžinska mera) | Fot (måttenhet) | Фут | 英尺