Fruktozo aŭ fruktosukero estas la formo de la
sukero troviĝanta en la
fruktoj kaj en
mielo. Ĝi estas *livoĝira
monosakarido kiu havas la saman formulon kiel la glukozo, sed ĝi havas alian strukturon. Kvankam la fruktozo estas
heksozo (havas 6 karbonajn atomojn), ĝi ĝenerale ekzistas en la formo de 5-karbonatoma hemiketala ringo kiel
furanozo (la 6. karbonatomo ligiĝas al la ringo ekstere).
Ĉiu frukto enhavas nature certan kvanton da fruktozo (ofte ligitan kun
glukozo) kaj oni povas ĝin ekstrakti kaj koncentri por produkti alternativan sukeron.
La fruktozo estas ofte uzata por nutraĵoj de
diabetuloj aŭ por homoj, kiuj havas problemon pri
hipoglikemio, ĉar ĝi malkonstruiĝas pli malrapide ol la kan
sukero (
sakarozo) kaj ĝi estas pli dolĉa ol sakarozo, tiel ĝi havas pli favoran efikon al la sangosukera nivelo.
Tamen kelkaj homoj malbone akceptas fruktozon, tiel la fruktozo ne estas konvena por ĉiu, kiuj havas sakarozan netoleron.
'*'livoĝira molekulo: ĝi deflankas maldekstren la alvenantan polarigitan lumon (glukozo turnas la lumon dekstren – dekstroĝira)
Dosiero:D-fructose.png|
Dosiero:Alpha-D-Fructose-structure-corrected.png|
Dosiero:Alpha-L-Fructose-structure-corrected.png|
Vidu ankaŭ jenon:
Eksteraj ligiloj
http://www.matalk.co.il/docy/25_102c.htm
http://endo.endojournals.org/cgi/content/full/139/3/827
http://www.ajcn.org/cgi/content/full/76/5/911
http://www.nutrition.org/cgi/content/full/128/9/1442
Nutrado | Fruktoj | Biokemio
Fructosa | Fruktose | Fruchtzucker | Φρουκτόζη | Fructose | Fructosa | Fruktoos | Fruktoosi | Fructose | פרוקטוז | Fruttosio | フルクトース | Fruktos | Fruktozė | Fructose | Fruktoza | Frutose | Fruktos | ฟรุคโตส | Фруктоза | 果糖