Frazo estas kunaĵo da vortoj prezentanta kompletan sencon: frazo (gramatiko)
- simpla frazo (konsistanta el ununura propozicio)
- kompleksa frazo (plurpropozicia)
Frazoj estas afektaj, belsonaj, senkernaj, malmultsignifaj paroloj (vidu ankaŭ
emfazo,
bombasto,
afekto,
patoso).
Frazo estas nelonga kaj pli-malpli kompleta parto de muzika temo,
melodio.
Frazo en programlingvo estas meznivela unuo de programteksto, prezentanta relative aŭtonoman kaj kompletan informon: deklaron de programa objekto, ordonon aŭ komandon, esprimon.
Esprimoj
- frazaro estas kunaĵo da frazoj aŭ kolekto da modelaj antaŭpretaj frazoj.
- ĉirkaŭfrazo estas stilfiguro, tropo indikanta ideon, personon aŭ objekton ne rekte per la propra vorto, sed per priskribo aŭ karakteriza detalo, ekz-e „la reĝo de Olimpo“ anstataŭ „Zeŭso“; „la Eterna Urbo“ anstataŭ „Romo“, „la aŭtoro de ĉi tiuj linioj“ (anstataŭ „mi“ en aŭtora teksto)
- frazrolo estas funkcio de frazparto en la tuta frazo.
Eksteraj ligiloj
http://papyr.com/hypertextbooks/engl_126/ph_verb.htm
http://www.phrasen.com
Lingvo |
Lingvistiko |
Gramatiko
Фраза | Sintagma | Frase | Phrase (Linguistik) | Phrase | Sintagma | Syntagme | Frase | Frase | Zinsdeel | Sintagma | Фраза | Phrase | Речення | 词组