Frankfurt am Main am Majn (esperantlingve Frankfurto ĉe Majno) estas la plej granda urbo en Hesio kaj la kvina plej granda urbo en Germanio. Ĝi havas universitaton, diversajn altlernejojn, muzeojn kaj bibliotekojn kaj estas fama financmetropolo kun multaj bankoj, interalie la Eŭropa Centra Banko. Ĉi tie troviĝas unu el la plej grandaj flughavenoj de Eŭropo.
En la urbo estis naskita la fama germana poeto Johann Wolfgang von Goethe. Frankfurto havas longan historion kiel bazarejo por libroj. Ankoraŭ hodiaŭ okazadas ĉi tie unu el la plej gravaj librofoiroj. Multaj konataj eldonejoj havas ĉi tie sian sidejon.
Retpaĝo de la Esperanto-Societo Frankfurto: http://www.esperanto-frankfurt.de
Unuaj aktivaĵoj de la societo okazis en la jaro 1904.
En la kvartalo Sachsenhausen troviĝas tri stratoj, kies nomoj rilatas al Esperanto: Esperantostr., Ludwig-Zamenhof-Weg kaj Carl-Barthel-Weg.
cetera urbocentro:
Je la alia flanko de Majno troviĝas la kvartalo Sachsenhausen, kies malnova parto estas fama pro siaj trinkejoj. Tie troviĝas multe pli da malnovaj faktrabaj domoj (sed ankoraŭ pli multaj kaj pli pitoreske en kvartalo Höchst, plej ofte nur konata pro siaj kemiaj fabrikoj). Ĉe la Sachsenhausen-a bordo estas multaj muzeoj, ekz. pri arkitekturo, pri filmoj kaj la fama arta ekspozicio "Städel".
Plie:
Longdistancaj kaj regionaj trajnoj: Frankfurto havas grandan kapostacion okcidente de la centro. Sub resp. apud la ĉefa flughavena halo ekzistas du fervojstacioj: La unua, pli malnova, estas nun uzata de regionaj kaj lokaj trajnoj, ĉe la dua haltas longdistancaj. Ankaŭ la suda stacio (en Sachsenhausen) havas konsiderindan rolon por fervojoj.
Lokaj (ĉirkaŭurbaj) trajnoj: Por la tiel nomata S-Bahn (simbolo S-bahn_sig.png) ekzistas tunelo de la ĉefstacio al la urbocentro kaj plu sub Majno al la sudoriento. Tiu ĉefa akso transprenas ankaŭ funkcion de metroo. De ĝi la linioj disradias al la ĉirkaŭantaj urboj. Ankaŭ la okcidentaj kvartaloj kaj la flughaveno estas tiel konektitaj kun la centro.
Enurba trafiko: kerno estas reto da metrooj (simbolo (simbolo U-bahn_sig.png) kun tri ĉefaj aksoj (iom tramecaj, vidu tram-metroo). De la nord-suda ĝi pluveturas ankaŭ al la apudaj urboj Oberursel kaj Bad Homburg. Krome ekzistas tramoj kaj busoj.
Ekzistas pluraj ofertoj por futbalemuloj, kiuj alvojaĝis sen enirbiletoj stadionaj kaj ne plu ricevis tiajn biletojn nigramerkate, tamen vidi la matĉojn - unu el ili estas la Majna Areno, ekranego meze de la rivero Majno en Frankfurto kaj spektejo kun miloj da sidlokoj je la riverbordo. Majna Areno Frankfurto 2006.JPG
Enciklopedio de Esperanto F | Enciklopedio de Esperanto | Urboj de Germanio
Frankfurt am Main | Frankfurt am Main | فرانكفورت | Frankfurt | Франкфурт на Майн | Frankfurt | Frankfurt del Main | Frankfurt nad Mohanem | Frankfurt | Frankfurt am Main | Frankfurt am Main | Φρανκφούρτη | Frankfurt | Fráncfort | Frankfurt | فرانکفورت | Frankfurt am Main | Francfort-sur-le-Main | Fráncfort - Frankfurt am Main | פרנקפורט | Frankfurt na Majni | Frankfurt | Frankfurt | Frankfurt | Francoforte sul Meno | フランクフルト・アム・マイン | ფრანკფურტ-ამ-მაინი | 프랑크푸르트 | Frankfurt | Frankfurtas prie Maino | Frankfurte pie Mainas | Frankfort an'n Main | Frankfurt am Main | Frankfurt am Main | Frankfurt am Main | Frankfurt nad Menem | Frankfurt am Main | Frankfurt | Франкфурт-на-Майне | Frankfurt | Frankfurt nad Mohanom | Frankfurt na Majni | Франкфурт на Мајни | Frankfurt am Main | แฟรงค์เฟิร์ต | Frankfurt am Main | Frankfurt am Main | 法兰克福
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Frankfurto ĉe Majno".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world