article

Literaturo > Franclingva literaturo > Rabelezo < Franca lingvo


Francois Rabelais.jpg Rabelezo, france : François RABELAIS, estis franca skribisto de la Renesanco.

Li naskiĝis ĉirkaŭ 1494 en La Devinière (centra Francio). Lia patro estis advocato en Chinon. Antaŭ liaj medicinstudoj kiajn li komencas en 1530 en Montpellier li iris en klostro ĉe la Benediktanoj.

Eksterordinara figuro de sia epoko, li estis ne solebenediktana monaĥo, sed ankoraŭ kuracisto, profesoro pri anatomio, kaj poste paroĥestro en Meudon.

En 1532 li kreintis Gargantuo kaj Pantagruelo, kaj skribis romanojn Horribles et épouvantables faits et prouesses du très renommé Pantagruel (1532), la vie inestimable de Gargantua, père de Pantagruel (1534), kaj aliaj verkoj Tiers Livre (1546), Quart Livre (1548), ktp kiuj rakontas la sekvajn aventurojn de tiuj personaĵoj.

Sprita kaj klera, li estas la perfekta ekzemplo de la renesanca spirito, la humanismo, renoviĝo de la filozofio kaj pensado. Li ŝatas miksi en sia verkaro la epikuran moralon, la gajecon kaj amon de vivo, filozofion pri la naturo. Li parte disvolvis kaj renovigis la francan lingvon de la 16-a jarcento, donante al ĝi pitoreskan kaj sukoplenan "guston".

Universitato Sorbonne tamen malaprobis liajn verkojn, kaj la katolika elkezio malpermesis ilin. François Rabelais mortis la 9-an de aprilo 1553.

Verkoj


  • Pantagruel (1532)
  • Gargantua (1534)
  • Tiers Livre (1546)
  • Quart Livre
  • Cinquième Livre (postmorte, 1564)

En Esperanto aperis


  • La ŝafoj en maron (ĉapitroj 6-8, el la tria volumo), tr. Edmond Privat, aperis en Esperanto, decembro 1931, paĝoj 165-166

Mortintoj en 1553 | Naskiĝintoj en 1494

Eksteraj ligiloj


http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/gutbook/lookup?num=1200 http://www.biblioweb.org/-RABELAIS-Francois-.html http://atheisme.free.fr/Biographies/Rabelais.htm http://www.ifrance.com/EGB/Bio.html Dosiero:Rabelais.jpg| Dosiero:Honoré Daumier - Gargantua.jpg|

Франсоа Рабле | François Rabelais | François Rabelais | François Rabelais | François Rabelais | François Rabelais | François Rabelais | François Rabelais | פרנסואה רבלה | François Rabelais | François Rabelais | François Rabelais | フランソワ・ラブレー | François Rabelais | François Rabelais | François Rabelais | François Rabelais | François Rabelais | François Rabelais | François Rabelais | Рабле, Франсуа | Франсоа Рабле | François Rabelais | Франсуа Рабле | 弗朗索瓦·拉伯雷

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "François Rabelais".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld