Camera.jpg | Camera obscura from the Encyclopedie.jpg | Studijskifotoaparat.JPG kun balgo por fokusado]] Canon IXUS 430.jpg Fotilo (aŭ fotografilo aŭ fotoaparato) estas ilo, per kiu oni fotas, aŭ unuope aŭ multsekve.
Fotografilo, per kiu oni povas registri sinsekvajn bildojn (por kinematografio, televido...) estas nomata kamerao.
Ĉiu fotilo konsistas el ia ferma ĉelo. Je unu flanko estas aperturo, tra kiu lumradio eniras la ĉelon; ĝenerale, sed ne ĉiam, estas tie lenso, kiu fokusas la lumradiojn. Je la mala flanko de la ĉelo troviĝas surfaco, kiun frapas la lumradioj; tie formiĝas renversita bildo de la ekstera sceno, kiun nun oni povas vidi aŭ registri.
Tradicia fotilo kaptas la bildon per fotografa filmo, kiu ŝanĝiĝas kemie, kiam lumfrapata. Plua kemia procezo realigas (rivelas) la filmon, kaj videblas negativa bildo. La fina bildo estas kreita per denova fotografado je fotografa papero; la negativigita negativo fariĝas normala bildo.
Poste la simpla aperturo substituiĝis per lenso, plibonigante klarecon kaj helecon de la bildoj. Tiun plibonigitan kameron priskribis la veneciulo Daniele Barbaro jare 1568. En la jaro 1686 Johann Zahn konstruis porteblan kameron obskuran, en kiu spegulo muntita en angulo de 45° je la lenso projekciis bildon en laktovitran platon. Tie oni povis kopii ĝin simple. Tiel fotiloj aliris arton longe antaŭ la invento de la fotografio.
Kiel la naskiĝan horon de fotografio oni rigardas la someron de 1826, kiam Joseph Nicéphore Niepce sukcesis generi la unuan daŭran fotografan bildon per speciala asfalto ("juda peĉo") en stana plato.
Kamera | Camera | Cámara fotográfica | カメラ | Kamera | Camera | Aparat fotograficzny | 照相机