Fluoksetino estas kontraŭdepresia medicinaĵo (kontraŭdepresiaĵo) de la klaso de selektivaj malakcelilaj de serotonin-akcepto (SSRI). Fluoksetino havas humorplibonigan efikon kaj estas uzata ĉe depresivaj malsanoj, mensaj embarasoj kaj bulimio.
Fluoksetino havas relative longan duoniĝan tempon de ĉ. 4-6 tagoj kaj ties aktiva metabolito (norfluoksetino) ĉ. 4-16 tagojn.
Fluoksetino estas aĉetebla en preparaĵoj kiel Fluctin® (Germanio) kaj Prozac® (Usono). Ĝi estas larĝe disvastiĝanta en Usono kaj en Britio, kie onidire eĉ 10 % de la loĝantaro uzas tion. En Usono la loĝantaro elpagas pli ol 1,3 miliardojn da dolaroj por Prozac, kiu estas la dua plej ofte surskribita medicinaĵo.
Oni uzas ĝin eĉ ĉe bestokuracado.
En 2005 britaj medioprotektaj organizoj atentigis, ke kreskas la fluoksetino-enhavo en la naturaj akvoj, kio danĝerigas la akvajn organismojn. La fiŝoj havas same serotoninan sistemon, kiu havas gravan rolon ekz. ĉe demeto de frajoj.
Elizabeth Wurtzel: Prozac Nation (Prozac-a nacio) membiografio
Fluoxetin | Fluoxetine | Fluoxetina | Fluoksetiini | Fluoxétine | פרוזק | Fluoxetin | Fluoxetina | フルオキセチン | Fluoxetine | Fluoksetin | Fluoksetyna | Fluoxetina | Флуоксетин | Fontex | Fluoxetin
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Fluoksetino".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world