article

Fleso
fleso.jpg
Biologia klasado

Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Subklaso:
Ordo: Pleŭronektiformaj Pleuronectiformes
Familio: Pleŭronektedoj Pleuronectidae
Genro: Platfiŝoj Platichthys
Specio: Fleso Flesus

La fleso (latine:Platichthys flesus) estas pleŭronekto kiu vivas i.a. en la akvoj de Benelukso.

Ĝeneralaĵoj

La fleso estas tre parenca al la plateso, kun la ekstera diferenco ke preskaŭ ne videblas klaraj makuloj sur la (malhela) supro de la fiŝo. La fleso havas pli dikan korpon ol la plateso kaj la karno havas pli delikatan strukturon. Fleso povas atingi longecon de 60 cm.

Ekologia signifo

La fleso vivas en sensala, saleta sed ankaŭ en sala akvo; ĝi estas kaptata ĝis en Bazelo! Per la novaj deflukluzoj kiujn oni metos en la IJsselmeer, la nombro da flesoj en sensala akvo nur pligrandiĝos. La fleso metas siajn ovojn en la maro.

La nutraĵo de la fleso antaŭ ĉio estas salikokoj.

Komerca signifo

En 1999 oni raportis al la FAO kapton da 11.879 tunoj.

Nomo en aliaj lingvoj

  • Angle: Flounder, butt
  • Dane: Skrubbe
  • France: Flet d'Europe
  • Germane: Flunder
  • Hispane: Platija europea
  • Nederlande: Bot
  • Norvege: Skrubbe
  • Svede: Skrubbskädda

Fiŝoj

Skrubbe | Flunder | Flounder | پهن‌ماهی | Kampela | ヒラメ | Upinė plekšnė | Skrubbe | Bot (vis) | Flądra | Skrubbskädda | Pisi balığı

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Fleso".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld