La flandra lingvo laŭ iuj estas aparta lingvo, laŭ aliaj ĝi estas dialekto de la nederlanda lingvo - aŭ, pli ĝuste: paradigmo de diversaj dialektoj parolataj en Flandrio (la norda parto de Belgio).
Oficiale, ĉiuj flandroj lernas la oficialan nederlandan lingvon en la lernejo, sed la hejma lingvo kutime diferencas de la oficiala lingvo. En Flandrio estas multaj lingvaj/dialektaj regionoj; ofte je distanco de eĉ malpli ol 25 kilometroj, oni jam havas alian parolmanieron.
Bibliotekaj katalogoj (UDC) antaŭvidas apartan kategorion en la ĝermanaj lingvoj por la flandra lingvo, same pri lingvistika divido de la Hindeŭropaj lingvoj: la flandra preskaŭ ĉiam estas menciata aparte. Ankau inter la elekteblaj alternativaj parollingvoj en DVD-diskoj ofte estas aparta versio de la flandra lingvo, speciale en porinfanaj diskoj.
Desegnofilmoj usonaj oni tradukas lastatempe al la flandra kaj al la nederlanda lingvoj. Ekzemploj estas Nemo, Shrek kaj Madagascar.
= Ĝeneralaj diferencoj kun la nederlanda lingvo =
Kvankam oficiale, la flandra ne estas aparta lingvo, tamen rimarkeblas ĝeneralaj diferencoj kun la nederlanda lingvo:
Фламандски език | Flämische Dialekte | Φλαμανδική γλώσσα | Flemish (linguistics) | Idioma flamenco | Flandriera | Flaamin kieli | Flamand (dialecte) | フラマン語 | Vlaams | Język flamandzki | Língua flamenga | Фламандский язык | 佛兰芒语
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Flandra lingvo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world